china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Rektora pokalo – unua muzika prezenta premio
(GMT+08:00) 2008-02-21 15:30:33

Karaj amikoj, antaŭ nelonge, la ĉina Centra Konservatorio de Muziko sukcese okazigis la sepan muzikan festivalon, en preskaŭ 20 tagoj, prezentiĝis 19 koncertoj kun malsamaj stiloj. Hodiaŭ ni konigu al vi unu el la koncertoj: Rektora pokalo – la unua muzika prezenta premio.

La patosa "Preludo 1812" malfermas la koncerton. Jen estas la komponaĵo verkita de rusa komponisto Peter Ilitch Tchaikovsky en la jaro 1880. Temas pri tio, ke en 1812 la rusa popolo rezistis kontraŭ la agresado de Napoleono kaj gajnis definitivan venkon. La melodio lanteca, larĝeca kaj odeca esprimas la pacan kaj trankvilan vivon de la rusa popolo; sekve aŭdiĝas konsterna melodio aŭguranta baldaŭan fatalon; la milita fajro etendiĝas, la rusoj brave rezistas, kaj fine, la imponeca muziko spegulas la finan venkon de la rusa armeo kaj la tutpopolan celebradon post la venko.


Wang Cizhao

La muzika festivalo de la Centra Konservatorio de Muziko fondiĝis en 2001, estas aŭtoritateca marka kultura aktivado de la ĉina muzikista rondo. "Rektora pokalo – la unua muzika prezenta premio" estas ero de la aktivado, celanta elekti per rekomendo kaj ekzameno muzikajn talentulojn kun alta potenciala disvolva perspektivo. La organiza komitato esperas altigi la nivelon de la studentoj de la specialeco de muziko, pere de la "Rektora pokalo – muzika prezenta premio", kaj samtempe kun tio liveri al ili scenejon por montri la talenton.

Karaj amikoj, nun vi aŭdas paragrafon de la dua movimento de "Piana konĉerto minora e" de Ŝopeno. Ludis Chen Lei, gajninto de la muzika prezenta premio, el la Tianjin-a Konservatorio de Muziko. En 2000 ŝi gajnis la plej eminentan premion en la Dua Piana Konkurso de Ĉinaj Komponaĵoj. Kvar jarojn poste ŝi ekstudis en Moskvo, partoprenis en pluraj interfluaj prezentadoj kaj estis aprobata unuanime de specialistoj. Nun ŝi studas en la Tianjin-a Konservatorio de Muziko por magistreco. En la unua konkurso de muzika prezenta premio ŝi gajnis la duan lokon kaj estis bone taksata de profesoro Robert Blocker, rektoro de Konservatorio de Muziko de la usona Yale Universitato. Li opinias, ke ŝia ludado estas delikata, muzike profunda kaj esprimoriĉa.


Robert Blocker

Karaj amikoj, nun ni aŭskultu plu la de ŝi luditan paragrafon de la tria movimento de "Piana konĉerto minora e" de Ŝopeno. La konĉerto verkiĝis en 1830. La komponisto verkis ĝin en la animstato romantika, kvieta kaj iom melankolia. La tria movimento estas rondelo. Ĝi ensorbis la ritmon de la pola popola danco. La unua temo de piana humoresko ripetiĝas kaj eĥas al la de tempo al tempo miksiĝanta orkestro kaj abundas je pola nacia stilo.

La ĵurianoj de la muzika prezenta premio estas rektoro de la Centra Konservatorio de Muziko Wang Cizhao, rektoro de la Konservatorio de Muziko de la usona Yale Universitato Robert Blocker, rektoro de Tianjin-a Konservatorio de Muziko Yao Shengchang. Okazis intensa konkursado. Post serioza taksado kaj detalema konsidero, la ĵurio donis la unuan lokon al Zhu Wanchen el la Ŝanhaja Konservatorio de Muziko, la duan lokon al Chen Lei el la Tianjin-a Konservatorio de Muziko kaj la trian lokon al Wang Chun el la Centra Konservatorio de Muziko.

Nun ni aŭskultu paragrafon de la unua movimento de "Dua piana konĉerto minora C" de Sergei Vassilievitch Rachmaninoff, luditan de la unua premiito Zhu Wanchen. La komponaĵo de Sergei Vassilievitch Rachmaninoff, rusa fama komponisto, pianisto kaj direktisto estas vaste konata kiel lia majstra verko kaj multe aprobata. La komponaĵo konsistas el tri movimentoj, la unua estas la plej drameca.


Zhu Wanchen

En 2006, ekzamenite Zhu Wanchen ekvizitis la fakultaton de piano de la Ŝanhaja Konservatorio de Muziko. Dum lernado li estis plurfoje premiata. Li diris, ke li ankoraŭ estas studento, por li la premio estas tre bonŝanca kaj la kunlaboro kun fama orkestro estas tre rara.

Jen estas la tria movimento de la "Dua piana konĉerto minora C" de Sergei Vassilievitch Rachmaninoff. Ĝi estas humura alegro.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040