china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

De Laboristineco al Verkistineco
(GMT+08:00) 2008-02-28 07:48:34

Antaŭ verkistiniĝo Chi Li estis laboristino en fabriko. Ŝi naskiĝis en la gubernio Xiantao de la meza provinco Hubei, 1957. Nun ŝi estas fama verkistino, publikiginta jam multon. Unu el ŝiaj vaste legitaj verkoj estas "Show en la Vivo" ("show", angla vorto, "montri, manifesto, aper(ig)i, paradi…") temanta pri anekdotoj de mastro de malgranda restoracio nestanta en la strato Jiqing de la urbo Wuhan. Ŝi komencis la verkadon en la jaro 1978. Post 9 jaroj aperis famiga "Ĉagrena Vivo", kiu fariĝis ĉefverko de novrealisma skolo en la novperioda literaturo de Ĉinio kaj formis trilogion kun la 2 aliaj, poste eldonitaj, "Naskiĝo de la Suno" kaj "Tabuo pri Amo". En 1998 ŝi gajnis Lusin-an Literaturan Premion per novelo "Pli Frue Oldiĝas Koro ol Korpo" (Pri Lusin bonvole legu nian konigon enretigitan en la 9-a de decembro, 2003).

La 8-an de novembro, 2000, Chi Li estis elektita kiel prezidanto de la Kultura Federacio de la urbo Wuhan ĉe fermiĝo de la 9-a Kultur-literatura Kongreso de Wuhan. Post la elektiĝo ŝi faris parolon. Ŝi alvokis, ke oni klare distingu la realon, domaĝu ĉion sian, restu kvieta ĉu laŭdate ĉu kritikate, absorbiĝu en la verkado, kulturu sin, ĉiam estu pacienca, tenu la tempon kaj nutru la talenton. Ŝi montris, ke nia konscienco pri la literaturo kaj arto devas profunde enradikiĝi en niaj patrolando kaj popolo. Parolante pri la sento kiun ŝi havis elektite kiel prezidanto de la kultura federacio, ŝi esprimis, "Ne ŝanĝiĝis mia statuso. Mi restas verkistino. Kaj por verkistino tio estas la plej grava, ke ŝi ne ĉesigu la komponadon."

En la lastaj jaroj, Chi Li fariĝis kvazaŭ furora stelulino, vaste kaj profunde ŝatata de la popolamasoj. Tamen lastatempe Liu Chuan'e, literatura doktoro en Hubei-a Universitato, amplekse kaj skeme malkovris, en sia artikolo "Pri Chi Li, Filistra kaj Fama Verkistino", nesufiĉecon kaj mankon en la verkado de Chi Li, donante ĉiuflankan atakon al verkoj de Chi Li, plaĉaj al popolaj legantoj. Doktoro Liu opiniis, ke la kontribuo de Chi Li estas tio, ke ŝi faris fajnan priskribadon de filistra vivo en tiuj verkoj temantaj pri urbanoj, tamen ŝi tro multe aprobis valorkoncepton pri la urbana vivo, sen helpo al leviĝo de moderna spirita vivo; ŝi atentis iujn negativajn kaj malsanecajn faktorojn en la intelektula vivo kaj tio ludis iagrade alarman rolon, sed ŝiaj verkoj entenas ankaŭ seriozan tendencon nigrigi la intelektularon; ŝi aparte atentis elvolvon de virinaj vivo kaj sorto en amtemaj verkoj, tamen tia manko tre evidentas, ke ŝi faris grafikadon pri la bunta kaj kompleksa mondo inter ambaŭ seksoj, ne povante profundiĝi en la psikon kaj senraciecan tavolon. La aŭtoro resumis la artan personecon de Chi Li per la titolo "Filistra kaj Fama Verkistino", opiniante ke la temoj en ŝiaj verkoj estas vulgaraj, pli kaj pli modaj, intrigoj turniĝantaj el detaleco en strangecon, komentaj vortoj improvizitaj kaj vantaj kaj lingvaĵa stilo jam aĉe pompa kaj artifika anstataŭ resti simpla kaj honesta, ja tia stilo, ke la aŭtorino provas plaĉi al enurbaj legantoj, precipe al inaj per babilado kaj kontentigi scivolon de nuntempuloj troviĝantaj en epoko de rapida ŝanĝiĝado kaj hastantaj kapti ion kuriozan aŭ sekse allogan. La kritika artikolo turnis tian staton de la recenzista rondo, ke oni kutimas fari kuraĝigan laŭdon kaj pozitivan takson. Rilate ĉi tion, la aŭtoro mem diris, "Iuj el miaj vidpunktoj estas tre akraj, tamen mi neniom pretendas min… mi sincere bonvenigas kritikon de leganto kaj sinjorino Chi Li." Poste liaj recenzoj formis monografian libron pri la verkado de Chi Li. En la vasta fono de literaturo la aŭtoro sinteze, analize kaj plurdimensie taksis la trajton kaj estetikan valoron de ŝia verkado, jesis ŝian kontribuon al la nuna literaturo kaj samtempe montris mankojn. Lia esplorado, kvankam tre individua, manifestas perspektivon de la literaturo en la provinco Hubei.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040