china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Naciaj komponaĵoj adaptitaj laŭ filma muziko
(GMT+08:00) 2008-02-28 09:33:55

Karaj amikoj, nun mi invitas vin apreci grupon da ĉinaj naciaj komponaĵoj adaptitaj laŭ filma muziko. Prezentis la Ĉina Disaŭdiga Nacia Orkestro.


filmo "Ĉe kruciĝejo"

Unue, bonvole aŭskultu la kanton "En printempo", adaptitan laŭ la tema muziko de la filmo "Ĉe kruciĝejo" de la 30-aj jaroj de la lasta jarcento. La filmo rakontas pri la vivo de ordinaruloj en urbego. Kvankam ilia vivo estas mizera, tamen ili estas diligentaj kaj bonkoraj kaj plenaj de atendo de la vivo. La muziko estas leĝera kaj vigla kaj esprimas la optimismon kaj serenecon de la ĉefroluloj kaj ilian aspiron al la estonta bela vivo.

Nun vi aŭdas la teman muzikon de la filmo "Nefiniĝanta amo", hongkong-a filmo pri amo en la 60-aj jaroj de la lasta jarcento. La tema kanto gajnis muzikan premion en la azia filma festivalo en la jaro 1962. La adaptita muziko plenas de profunda kaj sentimentala sento.


filmo "Ĉe Papilia Fonto"

Fine bonvole aŭskultu la kanton "Ĉe Papilia Fonto", teman kanton de la filmo "Kvin oraj floroj", luditan de la Ĉina Disaŭdiga Nacia Orkestro. La filmo, kun la pejzaĝo de Dali de la provinco Yunnan kiel fono, esprimas la amon kaj vivon de la lokaj bai-naciecanoj. Ĉina fama komponisto Lei Zhenbang verkis multe da ĉarmaj kaj belsonaj kantoj por la filmo. La kantoj prenas la lokan naciminoritatan muzikon kiel materialon kaj estas ege densaj je la nacieca stilo kaj vaste popularaj en Ĉinio. Interalie, la tema kanto "Ĉe Papilia Fonto", kun delikata kaj kortuŝa melodio, priskribas la amon rakontatan de la geamantoj ĉe la Papilia Fonto. La versio ludata de la Ĉina Disaŭdiga Nacia Orkestro plie elstarigas la naciecan indiĝenecon kaj estas ege orelplaĉa. Bonvole aŭskultu ĝin.

Karaj amikoj, ĵus ni konigis al vi kelkajn naciamuzikajn komponaĵojn adaptitajn el ĉina filma muziko, luditajn de la Ĉina Disaŭdiga Nacia Orkestro.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040