china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Vilaĝa Duonpatrino
(GMT+08:00) 2008-03-07 07:09:15

Post forpaso de nia patrino, nia patro konatiĝis kun virino, je 2 jaroj pli aĝa ol li, kaj baldaŭ volis edziĝi al ŝi. Li petis niajn opiniojn. Mia sinteno estis neŭtrala. Kiel laŭ miaj 2 junaj fratoj? Pasis nur 2 jaroj post la forpaso de la patrino, sed ni devas akcepti alian virinon! Ne agrable! Sed, siaflanke, la patro, jam tre maljuna, bezonas zorgon kaj flegon. Ne decas, ke ni intervenu en lian privatan aferon. Ĉiu el ni do diris nenion.

La maljuna paro dolĉe pasigis kelkajn jarojn, ĝis nia patro forpasis pro malsano, kaj ŝi revidviniĝis. Loĝante en vilaĝo, ŝi pasigis monotonajn tagojn.

Foje la duonpatrino diris, ke ŝi intencas helpi mian familion en mastrumado. Tamen mia edzino eŭfemisme rifuzis ŝin. La duonpatrino sin turnis al miaj fratoj por varti senpage iliajn idojn. Ankaŭ ili ne konsentis. Laŭdire ŝi, reveninte al la vilaĝo, larmis plurajn fojojn. Ŝi verŝis la koron al najbarino. "Mi volas ne ĝeni, sed helpi ilin, kiam mi ankoraŭ havas forton. Mi ne kroĉos min ĝismorte al ili. Mi pensas nur plenumi devon de duonpatrino…"

Eble ĝuste pro tio, ŝi fojfoje nin vizitis, kunportante freŝajn viandon kaj legomon, anstataŭ serioze preni nian apation en la koron. Estiel intelektuloj ni ĝentile traktis ŝin, kiam ŝi mem venis sen invito, kvankam ni ne amis ŝin, kaj donis al ŝi ion kio estis baldaŭ fortempiĝonta. Nenion rimarkante, ŝi ĝoje venis kaj gaje foriris.

Ni aĉetis apartamenton en la 9-a etaĝo de senlifta domo, ĉar ni timis, ke la duonpatrino petos nokti ĉe ni. Tamen ekster nia atendo, tian deziron ŝi neniam esprimis. En tiom da jaroj, ĉiufoje ŝi angoris, ne atingante nian hejmon, kaj post duona horo silente foriris.Ve, eĉ ni spiregis, ascendante al la 9-a etaĝo, se ne paroli pri ŝi, jam tiom olda! Ankaŭ ni maljuniĝos!

Iutage, mi aŭdis bruojn, tiom laŭtajn, ke mi ne povis ne malfermi la hejman pordon por rigardi, kio amuza okazas. Miaj okuloj trafis tion, ke iu ruliĝas ĝis la suba etaĝo. Jen blankahara oldulino, ankoraŭ gardeme tenanta korbon. Sed freŝaj legomoj kaj rizo jam disŝutiĝis ĉien. Iom atente rigardinte la falinton, mi konsterniĝis.

Mi devigite portis la falinton suben kaj stiris mian aŭton al hospitalo. Sed vanis urĝa savo. Por funebro, ni ĉiuj kune veturis al la vilaĝo. Ni ploris antaŭ ŝia tombo, genuante kiel veraj filoj.

Ordante ŝiajn objektojn ni vidis koverton. En ĝi kuŝis letero kaj plasa atesto por 100 mil juanoj. "Jen mia subvencio. Post mia morto, forprenu la monon kiel kotizon al universitato por viaj infanoj. Tio estas, ke mi plenumu devon de duonpatrino. Nepre, ke miaj duonnepoj bone lernu por fariĝi kapablaj en la estonteco!"

Ve, duonpatrino, ne, sed panjo, vian forpason kaŭzis fakte nia malhumaneco! Pro tio ni devas porti en la tuta vivo pezan krucon de moralo kaj nia animo trovos neniun momenton de trankvilo! Nia duonpatrino oferis sian amon al ni, konstante kaj silente, anstataŭ ion deziri de ni. Ho, same altruismas la amo de duonpatrino, kiel tiu de patrino! Panjo, ĉu vi, restante en la ĉielo, povas nin pardoni?

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040