china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Montkantoj de la nacieco Kejia
(GMT+08:00) 2008-03-13 14:50:33

Jen estas la kanto "Knabino plukanta teon", antifono. La kanto priskribas, ke plukante tefoliojn, knabinoj kaj knaboj de la nacieco Kejia rikoltas dolĉan amon dank' al antifonado. "Tearboj verdas, knabinoj belas; ili kantas kiel turdoj, pro tio emociiĝas la knaboj. La herboj kaj arboj smeraldas, la paŝtaj fratoj fortikas; ŝakuhaĉado belsonas, la fratinoj korekscitiĝas."

/2'20"

La prauloj de kejia-anoj estis han-naciecanoj vivintaj en centra Ĉinio. Por sin eviti de militado kaj katastrofo, ili transloĝiĝis al la sudaj Fujian, Guangdong, Taiwan kaj aliaj lokoj, kaj sin nomis kejia-anoj. Kejia-anoj konservas la antikvajn kulturon kaj lingvon de centra Ĉinio kaj estas relative sendependa branĉo de han-nacieco.

La kejia-aj montkantoj daŭras ĝis nun pli ol mil jarojn kaj estas kantataj en la kejia-a dialekto. La kantoj spegulas la vivon kaj sentimenton de kejia-anoj kaj sin karakterizas per klareco, vasteco kaj arta dureco.

Nun vi aŭdas la kanton "Fratinoj spektas lanternojn". Du fratinoj sin ornamis matene kaj konsentite kune iras spekti lanternojn.

/3'09"

La muziko de kejia-aj montkantoj estas belsona, la vortoj estas vivecaj, popularaj kaj rimaj kun profunda enhavo. La temoj estas tre variaj, koncernas kaj amon kaj laboran entuziasmon. Bonvole aŭskultu la kanton "Pluvado", kiu esprimas la gajan senton de kejia-anoj, kiam la pluvakvo irigacias agrojn.

La kanto estas enhavoĉarma, orelplaĉa kaj facile kantebla. "La ĉielo donas al ni pluvon, tenante bonan intencon; la foliaro de batato ne disigeblas de la radiko, la amatino ne disigeblas de la amanto."

/6'53"

La kejia-aj montkantoj estas ne nur indiĝenaj, sed ankaŭ vivecplenaj. La kejia-anoj kantadas dum la kvar sezonoj.

Jen estas la kejia-a montkanto "Pirfloro dum 12 monatoj". En la kanto pirfloro aludas junulinon. Temas pri honesta koncepto pri amo de kejia-anoj. "En la unua monato pirarboj atendas printempon; en la dua monato pirarboj kreskas ĉie sur la montoj, la knabinoj belas kiel prosperaj pirarboj; en la tria monato pirarboj estas ombroriĉaj; en la kvara monato, pirfloroj floradas ĉie sur la montoj; suda vento alportas bonodoron de pirfloroj, kaj knabino atendas amanton."

/2'11"

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040