china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Verkaro Stature Alta
(GMT+08:00) 2008-03-13 07:41:47

Kara retleganto, ĉi-semajne ni konatiĝu kun Ye Zhaoyan, kies verkoj, metitaj unu sur alia, povas atingi la alton de lia korpo (li estas nek giganto nek pigmeo). Li naskiĝis en la urbo Suzhou, 1957. En 1980 li komencis publikigon de verkoj, inter kiuj "Domo Postkura al la Luno" venigis al li tutlandan premion por eminentaj mezlongaj romanoj 1987—1988. Nun li estas profesiulo de la Verkista Asocio de la Provinco Jiangsu kaj membro de la Ĉina Verkista Asocio. Foje oni demandis, kiuj pecoj el la stature alta verkaro pli plaĉas al li mem.

"El la noveloj, 'Enpluva Florĝardeno', 'Kvinmil Juanoj', 'Infana Kanto' kaj 'Verda Kafejo'. Mi mem tre ŝatas poeziecon de la titolo 'Enpluva Florĝardeno'; el la mezlongaj romanoj, 'Domo Postkura al la Luno', 'Verdaj Pomoj Pendantaj', 'Vespera Krepusko en Majo', 'Rakonto pri Zizifo', 'Amkanto', 'Pluki Trapojn', 'Senkosta Juneco' kaj 'Amorreguloj'. Mi pli lertas, kaj ankaŭ preferas, verki mezlongan romanon. Cetere verkado de mezlonga peco postulas ne tiom da tempo kaj konsumas ne tiom da energio, kiom de romano kaj, aliflanke, donas multe pli da libero ol tiu de novelo. Fine, mi sincere diru, ĝuste tiuj eldonitaj mezlongaĵoj favoris, ke mi firme staru en la literaturista rondo kaj povu vastigi terenon. El miaj romanoj al mi mem pli plaĉas 'Morta Akvo', 'Flora Ombro', 'Flora Elfo', 'Amo en 1937', 'Nokte en Qinhuai' kaj 'Elegio'. Oni jam adaptis la romanon 'Flora Ombro', kaj 'Nokte en Qinhuai' ĝuis multe da favoraj recenzoj kaj portis al mi grandan premion. Sed 'Elegio' trafis apation. Kompreneble, tio ne signifas, ke mi verkas ion laŭ eĥo de la ekstera mondo, tamen aprobo de legantoj povas, tre nature, influi la verkadan tendencon.

"Lastatempe oni eldonis miajn 2 novajn mezlongajn romanojn 'Pri Wang Jinfa' kaj 'Pri Profesoro'. 'Pri Necesejo' respondas al 'Pri Manĝo'. Mi verkis ĉi tiun lastan ('Pri Manĝo') pro tio, ke 'Pri Necesejo' vekis atenton de multaj legintoj. Ili opiniis, ke en la apartiĝo kaj izoliteco inter homoj, esprimitaj en la romano 'Pri Necesejo', fidele transdonas spertaĵon de urbanoj. Absurdo neeviteble aperas en la vivo de vulgaruloj kaj tia absurdo ofte decidas ies sorton pri prosperigo aŭ la mala. Ĉu ne ankaŭ tiel pri la manĝo?

"Se temas pri la verkado, ĝi estas, laŭ mia opinio, ĉiam nur komenco. Nenio esotera pri la verkado. laboro kruda kaj peza. Ne pensu, ke estas facila afero verki ion per komputilo! Ĉiutage mi povas elklavi nur pli aŭ malpli ol 1 000 ideogramojn. Nur sporade, ke en zenita stato oni povas atingi milojn en unu tago. Fininte iun verkon, mi sentis min kolapsa. Vidu, mi estas aĝe ankoraŭ ne maljuna, sed la hararo fariĝas pli kaj pli malmulta, tago post tago. Tamen mi tre ĝojas, anstataŭ penti. Mi kapablas fari nenion alian, nek volas. Sole la verkado neniel povas min tedi. Kiom agrable en la procezo de cerbumado ĝis korektado, eĉ multe pli ol legado post presiĝo. Kiom ajn rapide la mondo ŝanĝiĝas, la verkado restas individua laboro, simpla kaj primitiva. En la verkadon, kiel mi mem ĉiufoje spertis, oni devas ne nur verŝi inkon, sed ankaŭ ŝuti siajn animon, sangon kaj karnon. Sole tiel verko enhavos spiriton kaj ĝiaj herooj firme stariĝos."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040