china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ekiri kun Animo Surdorse
(GMT+08:00) 2008-03-14 07:53:07

Longe restante ie, oni volas iri eksteren. Tamen apenaŭ elpaŝinte, oni hezitas kaj sentas ion forgesita, sed la piedoj jam movas sin malproksimen.

Grandega la ekstera mondo, tial oni facile perdas direkton. Foje mi sola faris ofican vojaĝon al iu urbo.Vespere, homa fluo onde puŝis min ien, dume mi sentis min kiel sovaĝan anseron, kiu ne trovas sian neston, sekve kiel guton da akvo falintan en dezerton kaj tute ne retroveblan.

Iam mi spektis alilandan filmon, temantan pri tio, ke portisto, plene ŝarĝita, subite haltas post longa paŝado; oni demandas, kial li ne iras plu; li respondas, "Mia animo postiĝas. Mi devas atendi ĝin." Tiam mi ekkomprenis, ke tio certe estas nia animo, kion ni sentas forgesita hejme post nia eliro.

Ĝuste! Elhejmiĝinte ni rimarkas, ke nia koro ne sekvas nin. Nia korpo ŝanceliĝas tra la vasta mondo kaj niaj okuloj kaptas laŭeble ĉion, sed nenio metiĝas en la koron, kiu do estas kvazaŭ skatolo tute malplena. Soleco senbrue alvenas, sekve ĝi inundas la tutan korpon, tamen la koro restas en lontano, sin kroĉante al io, kion vi ne vidas, nek aŭdas. Kontraŭdireco ĉiam regas – restante hejme oni pensas pri turismo; kiam oni forvojaĝas, multe da zorgoj el la hejmo tiklas la koron. Ho ve!

Mi timas vojaĝi sola, plejparte pro tio, ke mi ne povas elteni la solecon.

Antaŭ kelkaj tagoj mi gvidis karavanon da verkistoj. Ni kune vojaĝis kaj nin amuzis. Kiom delice ĉe vino!

Mi amas silente observi pasantojn. Jen tiom da "formikoj", sin movantaj ĉi tien kaj tien. Subite mi trovis, ke ankaŭ mi estas tia insekto, kiu vidas ne sin mem, sed la animon restanta en la pasintaj tagoj.

Antaŭ ol forvojaĝi, mi emas ŝovi kelkajn librojn en tornistron. Kompreneble preferatajn. Apenaŭ mi malkovras libron, konata odoro karesas al mi la nazon. Legante la libron, mi vidas la animon naĝi inter linio kaj linio da vortoj, kaj mia koro revenas en la torakon. Sekve en la paĝo fiksiĝas kaj la tempo kaj la spaco.

Plej bone estas, ke oni trovu amikon en alia urbo. Tiuvespere, pluraj intimuloj, de longe ne viditaj, kune sidis en tetrinkejo. Baldaŭ tea aromo saturis per si la aeron de fremda loko. Ni babilis, senĝene kaj facile, kvazaŭ neniam ni disiĝus. Subita ruliĝo de varmo el la koroj disvolvis teajn foliojn, kiuj fariĝis rozaj petaloj, per si tapiŝantaj la perspektivon. Post momento iu el la amikoj menciis animon. Li diris, ke en ĉiu tago, de mateno ĝis nokto, nunaj homoj ege okupiĝas, jen pri tio, jen pri io alia, ne havante tempon por zorgi sian animon. Dume scintilis lampeto, pendanta en iu angulo de mia koro. Ho, mi fine komprenis, ke la animo postulas, ke oni nutru ĝin per spirito kaj amo. Kie estas la animo, tie troviĝas la koro. En tiu vespero, kun la animo sur la dorso, mi paŝis sur vojo de fremda loko. Mi sentis min fortika kaj solida.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040