china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Senlima amo – pri la grandioza koncerto memora al Zhou Enlai
(GMT+08:00) 2008-03-20 18:58:59


Zhou Enlai

Karaj amikoj, la 5-a de marto estas la 110-a naskiĝtago de ĉefministro Zhou Enlai, unu el la fondintoj de la Ĉina Popola Respubliko. La 4-an, okazis en la ĉina Nacia Teatro grandioza memora koncerto "Senlima amo – memore al 110-a naskiĝtago de Zhou Enlai".

Zhou Enlai estas ĉina eminenta revoluciisto, milita strategiisto, politikisto, diplomato kaj unu el la fondintoj de la Ĉina Popola Respubliko. Li servis kiel ĉefministro dum 26 jaroj. Oni titolis lin "bona ĉefministro de la popolo" pro lia eminenta kontribuo al la ŝtato kaj la popolo.

Nun vi aŭdas la kanton "Vi estas tia". La kanto prikantas la grandan personecon, la spiriton tutkore kaj plenanime servi al la popolo kaj la figuron de popola servisto. "Vi estas tia persono, kiu metas ĉiujn korojn en la sian; vi estas tia persono, kiu tenas ĉiujn amojn en siajn manojn."

La scenejo estas solena. Sur la fona ekrano vidiĝas de tempo al tempo valoregaj fotoj kaj paragrafoj el koncernaj filmoj pri ĉefministro Zhou Enlai, la spektantoj ja povas percepti liajn voĉon kaj rideton. Pli ol 300 ĉinaj artistoj ascendis la scenejon de la vespero kaj per muziko, poemo, teatraĵo kaj aliaj prikantas lian senegoisman oferemon al la patrolando, esprimas la profundan sopiron de la popolamasoj al ĉefministro Zhou Enlai. Ankaŭ sinjorino Chen Fusheng, vicprezidanto de Hongkong-a Internacia Kultura Fonduso, unu el la organizantoj de la vespero, staras sur la scenejo kaj emociplene diras, ke multaj samlandanoj en Hongkong kaj Aomen tre estimas ĉefministron Zhoi Enlai, varmamas sian patrolandon kaj ĝian kulturon. Ŝi diras:

"Ĉefministro Zhou Enlai estas lerninda modelo por ĉiuj ĉinaj gefiloj pro la spirito de honesteco, senegoismo kaj dumviva servado al la popolo."

"Se mi estus sovaĝansero, mi flugus al la ĉielo por viziti la tagnokte sopiratan ĉefministron Zhou Enlai, ĉu lia hararo plie blankiĝus pro la popolo. Se mi estus arĝenta angilo, mi naĝus tra la lagoj kaj maroj por mezuri, ĉu la fluanta akvo estus pli profunda ol la sopiro de la popolo al la ĉefministro."

Ĉefministro Zhou Lai zorgis ne nur pri diversaj aferoj de la patrolando, des plie, sed ankaŭ pri la popola vivo. Li ĉiam aŭskultis opiniojn de la popolanoj, persone spertis ilian vivon kaj solvis ilian malfacilon. "La popolo amas sian ĉefministron; la ĉefministro amas sian popolon. La ĉefministro kaj la popolo kune ĝuas feliĉon kaj malfacilon, la popolo kaj la ĉefministro ligiĝas koron al koro."


La Surong

En la jaro 1958 ĉefministro Zhou Enlai prezentis la projekton konstrui la Nacian Teatron kaj elektis ĝian sidejon. Post 50 jaroj okazas koncerto memora al lia 110-a naskiĝtago, tio pli elstarigas la rememoron de la popolo. En la koncerto ĉiuj artistoj per siaj plej sinceraj voĉoj kaj agoj rememoras la ĉefministron. Mongolnacieca kantisto Lasurong diris emociplene al nia raportisto, ke li kantos "Odon" por la estimata ĉefministro Zhou Enlai. Li diris:

"Mi estas mongolnacieca kantisto kaj iam kantis por prezidanto Mao Zedong kaj ĉefministro Zhou Enlai. Ĉeestante al la koncerto memora al la 110-a naskiĝtago de ĉefministro Zhou Enlai, mi estas plenplena de emociiĝo kaj fieras pro tio."

Pro tro peza laboro dum longa tempo, ĉefministro Zhou Enlai malsaniĝis. Li ankoraŭ persisteme laboris dum kuracado. La 8-an de januaro 1976, li forpasis. Milionoj da popolanoj iris sur la straton Chang'an por lin adiaŭi kun larmoj.

"Via korbato solidigas la tempon; rigardante viajn okulojn mi scias ke vi iras ne malproksimen, ĉar ni konsekvence kredas, ke la granda amo eternas en la mondo. Rigardante viajn okulojn mi scias ke vi iras jam malproksimen; vi restados, vi postlasos vian sopiron kaj vian majestan personecon. La amo por ĉiam vivos en la patrolando."


Wang Hongwei

Zhou Enlai dediĉis sian tutan energion al la Komunista Partio de Ĉinio kaj la ĉina popolo ĝis sia lasta spiro. En la koncerto, juna armea kantisto Wang Hongwei diras:

"La brila figuro de ĉefministro Zhou Enlai jam enradikiĝas profunde en la koron de kelkaj generacioj. Partoprenante en la koncerto ni esperas disvolvi lian spiriton. Mia kanto por la koncerto povas pleje enkorpigi lian noblan figuron."

Fine, bonvolu aŭskulti lian kanton "Ĉion al la partio".

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040