china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Arta ekspozicio pri Dunhuang kaŭzis ardon pri Dunhuang (foto)
(GMT+08:00) 2008-03-24 10:14:51

Arto pri ŝtonkavernaro de Dunhuang estas brila trezoro de la budaisma arto. Kiel gravaj kulturaj programoj de pekinaj Olimpikoj en 2008, arta ekspozicio pri Dunhuang kun plej granda skalo en la historio okazas en Ĉina Piktura Muzeo. En la sinsekvaj tagoj, venis multaj aprecantoj al la ekspozicio.

De la fino de la pasinta jaro, Ĉina Piktura Muzeo altiras al si atenton de pasantoj. Ĉefa konstruo de la muzeo estas ornamita kiel ŝtonkaverno kaj antaŭ pordego staras antikvstila memoriga portalo, sur kiu skribiĝas tri ideogramoj ŝtonkavernaro Mogao. Per tiuj tri ideogramoj oni tuj pensas pri ŝtonkavernaro Mogao en la provinco Gansu en la nordokcidenta Ĉinio.

Laŭ raporto, en tago por inaŭguro de la ekspozicio, venis 7 000 aprecantoj. Lastatempe estas 20 miloj da homfojoj al la ekspozicio en ĉiu tago kaj tio rekordis en la nombro de aprecantoj de la historio de la muzeo. Estro de la muzeo sinjoro Fan Di'an diris:

"Estas okulfrapaj fontoj pri historio kaj kulturo de la arto pri Dunhuang respektive kun la ĉina belarto, la ĉina belarta rondo, ĉinaj belartistoj kaj Ĉina Piktura Muzeo, inter ili la rilatoj inter heredado kaj kreado estas plej diverĝaj. Tial la ekspozicio pri arto de Dunhuang kun plej granda skalo, ja liveras bonŝancon al aprecantoj el Pekino kaj aliaj landoj por ke ili aprecu abundecon, profundecon kaj imponan belecon de Dunhuang."

Dunhuang estas grava loko en "Silka Vojo", per kiu antikva Ĉinio kaj mezaziaj, okcidentaziaj kaj eŭropaj landoj funkciigis komercon. Sekve de disvastiĝo kaj prospero de budaismo, en la 4-a jarcento, komenciĝis fosado de ŝtonkavernoj en Dunhuang kaj la fosado daŭris proksimume mil jarojn. Ĝis nun tie ankoraŭ bone konserviĝas pli ol 800 ŝtonkavernoj kun divers-dinastiaj freskoj de 50 000 kvadrataj metroj. Precipe fama ŝtonkaverno Mogao de Dunhuang, alinome "Milbudha Kavernaro", komplete konservas skulptaĵojn kaj freskojn en mil jaroj kaj estas arta trezorejo, kiu atestas tiaman senelektan engluton inter la ĉina kulturo kaj fremdaj kulturoj. En la jaro 1987, la kavernaro Mogao de Dunhuang estis enlistigita en katalogon de mondaj kulturaj heredaĵoj.

En ĉifoja ekspozicio eksponiĝas 10 delikataj reaperigitaj kavernoj, pli ol 20 kolor-modlitaj realaj artaĵoj kaj kopiaĵoj, pli ol 120 kopiaj freskoj kaj enterigitaj dokumentoj kaj historiaj objektoj. Sinjorino Fan Jinshi, estrino de esplora instituto de Dunhuang diris:

"Neniam eksponiĝis 10 kavernoj kaj pli ol cent freskoj. Ni prezentas kompletan arton de kavernaro Mogao al aprecantoj. Ĉar Dunhuang estas nemovebla monda kultura heredaĵo, do kopiaĵoj estas plej bona ekspono por tiuj homoj, kiuj ne povas persone veni al la kavernaro Mogao."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040