china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Iom pri enhavoriĉa naciminoritata kulturo en Ŝangrila
(GMT+08:00) 2008-03-24 15:34:53

Ŝangrila situas en Diqing-a Tibetnacieca Aŭtonoma Subprovinco de la provinco Yunnan, sudokcidenta Ĉinio. Tie loĝas 25 naciminoritatoj, kiaj tibetnacieco, Lisu-nacieco, Nasi-nacieco, Bai-nacieco, Yi-nacieco kaj aliaj kaj inter ili 9 naciminoritatoj generacie loĝas en la loko. Paŝante en strato de Ŝangrila, ĉefurbo de Diqing, oni tuj absorbiĝas en tiea dense naciminoritata etoso.

Karaj aŭskultantoj, nun aŭdiĝas tibeta kanto prezentata de tibetanino Amu. Ŝi estas tre fama popola kantisto en Ŝangrila. En la kuranta jaro, maljunulo Amu estas pli ol 60-jara, tamen ŝi aspektas pli juna ol ŝi fakte estas. Cetere ŝi estas pli vigla kiam ŝi kantas. Kvankam la maljunulino ne longtempe vizitis lernejon, tamen ŝi lertas en kantado de tibetaj popolkantoj, cetere ŝi povas kanti per teksto memkreata laŭ diversaj situacioj. La maljunulino Amu diris:

"Mi ŝatas kanti de la infanaĝo kaj la kantado daŭras je la tuta vivo. Kiam mi estis infano, mi sekvis la gepatrojn al monto por haki brullignon, tiam mi kaj hakis kaj kantis. Tibetanoj lertas en kreado de tekstoj kaj mi pensis, ke estas grave, ke ni bone protektu tiujn popolkantojn."

Nun la maljunulino Amu ofte estas invitata por fari prezenton de tibetaj kantoj por gastoj kaj ĉiufoje ŝia prezentado estas varme bonvenigata de spektantoj. En Ŝangrila estas kelkdek tiaj popolaj kantistoj, same kiel la maljunulino Amu. Estas ankaŭ grupo titolita "Ŝangrila" kaj konsistanta el kelkaj junuloj kaj ilia kantado de naciecaj kantoj plaĉas al multaj homoj. En 2005, ili gajnis arĝentan premion en konkurso.

En Ŝangrila, preskaŭ ĉiuj lertas en kantado, inkluzive de multaj kamparanoj kaj paŝtistoj vivantaj en kamparo. En la loko estas proverbo: homoj scipovas kanti se ili povas paroli kaj scipovas danci se ili povas piediri. Kanto kaj danco ludas nemankigeblan gravan rolon en naciminoritata vivo.

En ceremonio por celebri la 50-jariĝon de fondiĝo de Diqing-a Tibetnacieca Aŭtonoma Subprovinco okazinta antaŭ nelonge, multaj paŝtistoj surmetintaj belajn naciecajn fasonojn manifestis sian ĝojon. Iu dancisto de Naxi-nacieco Li Wenming diris:

"Niaj naciecanoj preferas amasan dancon. En la 8-a de la 2-a monato de ĉiu jaro, estas nia festo kaj gejunuloj kolektiĝas por celebri nian feston kaj ni kantas kaj dancas."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040