china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Recenzisto kaj Kritikisto
(GMT+08:00) 2008-03-27 07:43:44

Kara retleganto, hodiaŭ unuafoje ni konigas al vi recenziston kaj kritikiston. Li estas Zhu Dake, naskita en la sudorienta municipo Ŝanhajo, 1957. Diplomite el ĉinlingva fakultato de la Orienta-ĉinia Normala Universitato, li vizitis politeknikan universitaton en Sidnejo de Aŭstralio kaj, fininte la studadon, gajnis filozofian doktorecon. Nun li loĝas en Ŝanhajo. Li estas originala pro avangarda penso kaj aparta parolmaniero. Oni rigardas lin kiel unu el la plej kompetentaj kritikistoj de Ĉinio. Sed kiel li fariĝis tia? Mi prefere traduku liajn vortojn:

"Ŝanhajo, mia naskolok'. Mio, kaj 'lio', kaj 'memo'. Sin splitas mia nervaro, kaŭze de duobla status'. Mi multe prikantus ĝian bonon, varme kaj arde, en la sfer' de viv' kaj tiu de ekonomi'. Tamen, kiom bedaŭrinde, ke min okupas kultura studad'! Vero, jam vidita; vero pri velkiĝ' kaj degenero de ŝanhaja kultur'. Tiom da jaroj! Tiomjare, Ŝanhajo teksis novan kostumon de imperiestro, tiel skrupule, serioze, kvazaŭ tio estus superlativa. Jen folas celebro de kultura festo, jen bolas soleno de fest' kultura! Fine, sekvas vakuo, vako de kreiva valor'. Ŝvebas sole voluptigaj triloj, longe kaj daŭre, en la aer', sur la ĉiel', super la river' Huangpu. Naciism', ja speco de afrodiziigaĵ', povanta efemere eruptigi elanon el korpo de l' nacio, sed sekvo evidentas, ĉar tiaĵo neniel efikas forigi strukturan impotentecon de l' landanoj, aliflanke, ĝi povus kaŭzi ideologie spasman paralizon.

"Mi mem, individualist', liberalist', sen povo tuŝi grandan aferon de l' tuta nacio; mia kapablo permesas nur, ke mi bruu en eta spaco ĉe mi. Endas 3 faroj – meti limon inter pekinan Lusin 1) kaj ŝanhajan, apartigi la penson de Lusin disde l' tiel nomata lusinologio kaj tiri Lusin el tiuj lusinologoj. Sensence parolaĉi pri Lusin antaŭ plenumo de l' tri'. Boatisto 2) malkovris falsadan eventon en la sciencula rondo, kio do portas gravan socian valoron. Tamen tio rememorigas la pasintecon en kiu politike blasfemaj vortoj inundis ĉiun angulon, ĉar farante ion similan li puŝis la akademian likvidon en troan malamon kaj tiel damaĝis mem sian aferon. Li faris defendon por Lusin, celante nenion alian ol gardi tiun 'despotan potencon en morala kritik'. Mi rimarkis, kiel li akuzis 'kalumnion' de iu gazet' el la ŝanhaja Sociscienca Akademi'. Ho ve, kiom absurdas tia afer'! Kial? La vortoj, kiujn la kontraŭa partio uzis en atako al li, estas ĝuste tiuj esprimoj, per kiuj li ofte draŝis aliajn. Kiom malfeliĉe, ke lin trafis la lingva veneno, de li mem preparita! Sinceran esperon, ke Boatisto povu ĉerpi lecionon. Tamen mi timas, ke eble mi falus en tian kaptilon. Mi do devas ĉiam gardi min kontraŭ misuz' de vortoj. Mia ideologi' trairis 3 stadiojn, respektive de literatura kritiko, kultura teologio kaj kultura kritik'. Procezo spirala. Reveninte al la kritika starpunkto, mi aŭdis ies riproĉon pri tio, ke mi kovas perfortan tendencon en la lingvaĵo. Eble jes! Mia vivmaniero, liberala. Tamen, skribo kaj parolo, unu pli sendependa ol la alia, sendube. Skizofrenie? Hm! Mi, miksaĵ' de strukturismo kaj ĝia malo. Decidis la individueco, malgraŭ ke mi ofte cerbumadis pri vortuzo en kritikado. Eviti lingvaĵan bestion. Sed duros plu la starpunkto de vernudigo."

1) Lusin: Granda verkisto, kiun ni konigis rete en la 9-a de decembro, 2003.

2) Boatisto: Fang Zhouzi (Zhouzi: Boatisto), origine Fang Shimin, naskita en la gubernio Yunxiao de la sudorienta provinco Fujian, septembre de 1967.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040