china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Alia Pejzaĝo en Dunhuang*
(GMT+08:00) 2008-03-28 07:53:43
Jam somero en Dunhuang, antaŭ finiĝo de printempo. Nur unu nokton, somero jam forpelas primaveron. Tamen ĝi mem tre mallongas, tial ĉi-sezona verdo aparte tentas.

Mistero kaj belo kaŝiĝas en la ĉirkaŭa pejzaĝo. Klaras flavo kaj verdo, tute en 2 mondoj. Sieĝas sovaĝe flava sablo, pro kio oni asertas, ke Dunhuang estas oazo en la vastega dezerto.

Ĉiufoje mi tuj sentis humida la torakon fumontan pro soifego kaj freŝa la koron, apenaŭ atinginte la sojlon de Dunhuang post duontaga treniĝado en la dezerto, ĉu suden de "Salika Ĝardeno" en la Riverokcidenta Koridoro, ĉu norden de Germu en la baseno Ĉadamu. Kia Dunhuang! Tronas arboj, tapiŝas herboj kaj floroj, pepas birdoj, lazuras la ĉielo, puras la stratoj kaj tiel humidas la aero, ke oni povus ĝin kapti. En ĉiu tago ĝi vivece desegnas la urban konturon ĝis la horizonto. Sen viziti la urbon oni neniel povus kredi, ke ekzistas tia tereno, plena de flora ruĝo kaj salika verdo, en la dezerto kiu povas mortige soifigi eĉ kamelojn.

Foje mi kaj amiko pasigis kelkajn tagojn en Dunhuang. Kaj ni ekamis la dezerton. Ni ambaŭ do ekbiciklis. Ne sciante, kie estas la limo de Dunhuang, ni trairis densan arbaron kaj vastan gazonon, denove forston kaj herbejon... Ja tre agrable esti karesata de verdaj ondoj kaj smeraldaj aerruloj. Ne rimarkite, pli ol 2 horoj glitis for sub la radoj. Fine ni atingis lokon, en kiu sporadas herboj kaj ne vidiĝas plu arboj. Ni do komprenis, ke tie jam estas la rando de Dunhuang.

Tie, inter sablo kaj herba fasko, scintilas jen flavo, jen verdo. Makuloze. Jam alia sceno. Kaj ŝajnis al mi, ke pli fortas vento ol en la urbo.

La amiko informis, ke ne malproksime vasto da herboj inkrustiĝas en la dezerto. Mi pafis rigardon tien. Jen, vere, verdaj viloj sin ŝovas el sablo kaj ŝajnas muska flaŭro. Hastinte al ĝi, ni vidis paliĝinta la verdon. Kaj tio rememorigis la antikvan verson, "Koloro herba neniiĝas ĉee rigardate". Peco kaj peco da falvecaj herboj, apenaŭ distingeblaj disde la sablo, tamen sufiĉe evidentigantaj grandan forton de vivemo.

"Ĉu tio signifas etendiĝon de stepo al la dezerto?" demandis mia amiko.

"Povas esti alia eblo, ke la dezerto iom post iom aneksas stepon."

Eksilentis, mi kaj li.

La herbaj pintoj en la dezerto obstine sin elŝovas. Eble nokta vento subpremis ilin per sablo? Sed neniom ili submetas sin. Tiumomente alflugis birdaj sonoj. Jen birdeto staranta sur nefora altaĵo. Ĝi eĉ saltetas, tenante erekta la flavan voston. Kio ĝi? Turdo? Aŭ griza palumbo? Pasero? Ni ekpaŝis tien, sed ĝi forsagis. Kaj ni rimarkis lageton kies akvo, ĉarme klara, tremetas kaj tremetas. Ho, fonto! Fonto en dezerto? Fonto en dezerto! Ĉirkaŭ ĝi, verve verdaj herboj sin interpremas.

El mia koro eruptis verda espero. Kial oni ankoraŭ tristas? Pro tio, ke ĉi tiu loko ne havos florojn, arbojn kaj kantojn? Sed oni propraokule jam vidas la akvon, herbon kaj birdon!

"La smeralda herbaro de Dunhuang sin puŝas en la dezerton. Iun tagon en la estonteco, ĝi atingos malproksimegan lokon," mi solene deklaris al la amiko.

*Dunhuang: Urbo en la nordokcidenta provinco Gansu de Ĉinio. Tie troviĝas antikvaj freskoj en kavernoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040