china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto)Pri la filmo Trono kaj Belulino
(GMT+08:00) 2008-03-31 19:20:39

 

La filmo Trono kaj Belulino, projekciota marte, jam komencis la propagandajn aktivadojn. Famaj filmosteloj de Hongkongo fraŭlino Kelly (Chen Huilin) kaj s-ro Zhen Zidan estas ĉefaj roluloj.

En la filmo, Zhen Zidan ludis rolon de iu generalo, kiu estis koramiko de Kelly, la reĝidino. Post morto de la reĝo, kvankam la reĝo volis doni sian kronon al la generalo, tamen por trankviligi la koron de popolanoj, li donis la kronon al la reĝidino. Zhen Zidan diris: "De la komenco ĝis la fino, mi ĉiam staras ĉe Kelly, protekti, subteni kaj ami ŝin."

La du aktoroj estis diligentaj dum filmado. La plej malfacila afero estas tio, ke survestante kirasojn pezajn je pli ol 40 funtoj, la du homoj ludis en 40 temperaturaj veteroj.

Raportistoj demandis al Zhen Zidan, se li estus la generalo, ĉu li elektos belulinon aŭ tronon, li diris: "Mi pensas, ke tiuj estas tutaĵo. Same kiel nuntempe, se vi ne havus feliĉan familion, vi eble ne posedos elstaran laboron." Tamen Kelly respondis male: "Se mi estus la generalo, mi elektos la belulinon! Ĉar en la filmo mi ludas la rolon de la belulino, do, mi esperas, ke mia generalo elektos min, ne tronon."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040