china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Reverkistiĝo
(GMT+08:00) 2008-04-03 08:05:49

Estas fenomene, ke verkisto rompis kun verkisteco sed post 11 jaroj sin reverkistigis. Tia fenomeno aperis ĉe Lu Tao, naskita aŭguste de 1957, en Pekino. En 1983 li publikigis romanon. Baldaŭ li ĉesis. En 1994 li rekomencis la literaturan verkadon. Aperis sinsekve romanoj "Fortuno", "Ekspozicio de Revolucia Realismo en la 20-a Jarcento – Tagoj en Kiuj Granda Buŝo de Pekina Okcidento Obstine Rivalis kontraŭ Aliaj" (Ĉu ne tro longa la titolo?!) "Sufiĉas Unu Fojo", "3 kaj Duonan Turnojn kun Fleksita Korpo", "Mi Amas Mian Paĉjon", "Elsendo je la Nula Horo", "Ekflirto de Nigra Hararo" kaj "Neniu Fremda". Poste li fariĝis laŭkontrakta verkisto de la Pekina Verkista Asocio kaj membro de la Ĉina Verkista Asocio. Rakonto en la romano "Fortuno" okazis en luksa hotelo titolita "Majesta Hotelo, Prezidenta Apartamento", sur la Okcidenta Monto de Pekino, kaj administrata de ĝenerala manaĝero Jia Ge, iama raportisto, pene kaj skrupule, kune kun bukedo da eminentaj inetoj. Dume la prezidenta apartamento, de neniu ŝtatestro vizitita, fariĝis sonĝiga scenejo sur kiu interluktadis "drakoj kaj tigroj", negocistoj, kulturaj peristoj, parvenuoj, spekulistoj kaj aventuristoj.

"Sufiĉas Unu Fojo" estas, fakte, psika romano. La aŭtoro faris en ĝi, tavolo post tavolo, sekcadon al animo frakasita tamen ankoraŭ trampanta inter reala socio kaj spirita mondo. Ĝi estas ankaŭ amora romano, prezentanta la seksan amon kaj superhome sankta kaj vulgarmonde peza. Ĝi sin montras, tiom pli, romano suspensa, tiel ke iu ajn, ĝin apenaŭ foliuminte, jam ne povas ĉesi antaŭ ol unuspire ĝin finlegi. Jen Pibao, tipa mezaĝulo, heroo de la romano. Serio da hazardaj aferoj tute ŝanĝis al li la sorton. Lia monujo nekompreneble perdiĝis en taksio, kiu tamen ne ĉesis kuri post kiam semaforo vidigis ruĝan lumon. Apenaŭ la vundo, kaŭzita de eksgeedziĝo, cikatriĝis, mistera belulino glitis en lian mondon kaj ĉio sekvigis, ke li, unuflanke, plonĝis en elanon stagnintan antaŭlonge kaj, aliflanke, oni lin prenis por narkotaĝa vendanto kaj ĵetis en karceron. La romano ampleksas spiritajn traŭmatojn de ĉinaj geviroj en la jarcenta fino kaj vidigas ilian vivtrakon. Senĝene kaj subtile la aŭtoro prezentis al ni rakonton pri mezaĝa viro. Ja sufiĉas unu fojo da tragedio al mezaĝaj homoj; sufiĉas unu fojo por ke oni trafu tiel legindan romanon. La aŭtoro mem diris:

"Mi amas esti laŭdata. Dankon! Mi ne vanigos vian ŝaton nek kaŭzos al vi malesperon. Mi mem estas jam mezaĝa, tial mi ne nur ankoraŭ klopodas, sed ankaŭ havas mezaĝulan impulsiĝon. Okaze de la Printempa Festo, 1996, mi verkis la romanon 'Sufiĉas Unu Fojo'. Sed pro adapto de 'Prezidenta Apartamento' al televida teatraĵo, mi ĉesigis la skribadon, plenuminte nur 12 ĉapitrojn. Vintre de 1998, mi komponis la 13-an ĉapitron kaj… kaj la finon. Kion fari? Ĉu Pibao restu stulte senfara? Jam mezaĝa, li surŝultrigu al si ian devon kaj kuraĝu ami, unufoje do! Fakte, antaŭ longa tempo mi jam cerbumis pri daŭrigo de 'Sufiĉas Unu Fojo'. Romano devas sin bazi sur la realo. Ju pli proksime al la vivo, des pli bone. Mi estas Lu Tao. Dankon!"

Lastatempe aperis lia romano "Subombrelaj Homoj", tamen ne daŭrigo, sed pri ekstergeedzeca amindumo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040