china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ŝangrila kaj tieaj muzikaĵoj (foto)
(GMT+08:00) 2008-04-07 14:15:56

Dank'al disvastigo de Yunnan pri koncepto de originalaj muzikaĵoj, multaj homoj komencis alte atenti la koncepton pri originalaj muzikaĵoj kaj la koncepto estas starigita. Fama komponisto Jia Ding konigis:

"Karakterizo de originalaj muzikaĵoj de Yunnan estas diverseco, ĉar en la provinco Yunnan loĝas pli ol 20 naciminoritatoj. Diverseco de lokaj muzikaĵoj rezultigas diversecon de originalaj muzikaĵoj. Cetere la provinco Yunnan bone elfosas kaj protektas originalajn muzikaĵojn, t.e. kompleta arta formo de originalaj muzikaĵoj intime ligiĝas kun lokaj pejzaĝoj, tial oni sentas vivecaj la muzikaĵojn. En la jaro 1984, mi venis al la provinco Yunnan 40-tagojn kaj en relative frua tempo kontaktis originalajn muzikaĵojn. Laŭ mi ili estas aprecindaj kaj spektindaj. En mia kreado, originalaj muzikaĵoj de Yunnan donas grandan influon al mi, estas influo meze de osto kaj sango, tiel mi strebas al esenco en manifesto de nacieca, folklora aŭ popola arto."

 

Originalaj muzikaĵoj de Yunnan estas alte atentataj post televida kanta konkurso kaj ilia ĉarmo kuŝas en tio, ke ili elmontras viv-staton, viv-koncepton kaj simplan strebon al vivo.

En la provinco Yunnan estas naturdotita muzika riĉfonto, la provinco abundas precipe naciminoritata muzika riĉfonto, tamen tia muziko bezonas esti disvastigata per pli fleksebla formo. Fama komponisto Ye Xiaogang konigis:

"Yunnan donas tre helan impreson al homoj, estas nacieca kaj popola kaj ĝi havas certan influon en la lando kaj eĉ en la mondo. Mi esperas, ke pli multaj homoj atentos la lokon kaj tieajn muzikaĵojn. Estas tre grave, ke per akceptebla formo oni disvastigu la muzikaĵojn kaj naciecaj muzikaĵoj devas esti kreataj per pli da fortoj."

En la lastaj jaroj, la provinco Yunnan prenis grandnombrajn kaj efikajn rimedojn por protekti naciecajn muzikaĵojn kaj kulturon. Artisto Liu Xiaogeng havas profundan senton:

"Ni speciale aranĝas premion por popolaj artistoj, ekzemple halo de naciecaj muzikaĵoj. En diversaj naciminoritataj lokoj estas popolaj artistoj, kiuj okupiĝas pri heredado. Povas estis dirite, ke protekto de loka kulturo estas infludona. Multaj volontuloj volas aliĝi al vicaro kaj eĉ alilandaj muzikistoj sin ĵetas al tia laboro."

Laŭ informo de la registaro de la provinco Yunnan, en la estonteco en Yunnan konstruiĝos nacieca arta centro, belarta halo, nieer-muzikhalo, bazloko por arta kreado kaj ĝardeno por artistoj. Yunnan bonvenigas muzikistojn de diversaj lokoj de la mondo kaj ilia kreado ankaŭ estas bonvenigata.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040