china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

"Ŝanhaja Serio" kaj Ĝia Aŭtorino
(GMT+08:00) 2008-04-10 07:24:06

Kara retleganto, ĉi-foje mi konigu verkistinon nomatan Chen Danyan!

Laŭdire Chen Danyan naskiĝis en la fama Xiehe-hospitalo de Pekino, la 18-an de decembro, 1958. Post 8 jaroj ŝi vizitis elementan lernejon en la sudorienta municipo Ŝanhajo. Pro balbuto ŝi havis tre malmultajn amik(in)ojn. En 1972 ŝi komencis verkadon. Kiomjara? 1972 minus 1958. Kaj la ĵurnalo "Ŝanhajaj Geknaboj" publikigis ŝiajn verkojn. En 1982 ŝi diplomiĝis el ĉinlingva fakultato de Orientaĉinia Normala Universitato kaj la gazeto "Infana Periodo" varbis ŝin kiel roman-novelan redaktorinon.

En 1988 aperis la 1-a romano titolita "Trilogio por Mezlernejaj Knabinoj". Post 2 jaroj ŝi komencis verki por adoltoj. Baldaŭ aperis romano "Ĉarma Suno en Frosta Vintro". En 1997 eldoniĝis romanoj "Manifesto de Sol-gefiloj", "Koro Kiel Akvo", "Ferioj en Nov-Jorko" kaj aliaj, ekzemple "Inter Amikinoj" priskribantaj vivadon de modernaj virinoj en Ŝanhajo. Post unu jaro ŝi gravedadis je ŝanhaja serio – "Ŝanhaja Amoro", "Ŝanhaja Nobelino", "Ŝanhaja Damo", "Ŝanhaja Salato" kaj...

Homoj, naskitaj en la 50-aj jaroj kaj 60-aj de la pasinta jarcento, trafis en la aĝo de pleja scivolo ŝtormadon de politika propagando, tial ilia spirita vivo fariĝis dezerto; kaj eŭropaj literaturo kaj arto, kvazaŭ fiŝoj eskapintaj tra reto kaj sporade naĝantaj meze de popolanoj, iĝis bona nutraĵo por ili; en la 80-aj jaroj, ekvidinte bezonatan manĝaĵon, malsategaj gejunuloj kapteme svarmis en – librejon plenan de klasikaj romanoj kaj poemkolektoj, kiuj estis antaŭ longe jam tradukitaj en la ĉinan lingvon tamen kiujn oni ne permesis presi kaj vendi en la vandalisma jardeko; ankaŭ de Betoveno, Mozarto, Ĉakovskij kaj aliaj virtuozoj – ĉio reanimis ilin unu el kiuj estas ĝuste Chen Danyan. Kaj, eble pro tio, pli ol aliaj, ŝi amas la Okcidenton; kaj, kaŭze de tio, ke ŝi vojaĝis al Eŭropo, kaj elano naskiĝis al ŝi, ke ŝi esploru la historion kaj kulturon de Ŝanhajo. En la duonkolonia epoko Ŝanhajo dronis en sangado, rabado kaj tretado, tamen, aliflanke, la vivmaniero de eŭropanoj ĝisoste influis ŝanhajajn loĝantojn; oreroj nerimarkate sekvis torenton de sablo. Forĵetu la historiajn pekojn, ŝatu ian civilizon alportitan de eŭropaj aventuristoj, amu la malnovajn domojn de ili postlasitajn kaj inklinu al ilia eleganta vivetoso! Jen tia Chen Danyan, kiu prenis Eŭropon kiel spiritan naskolokon. En la lastaj jaroj furiozis rememora tajdo en Ŝanhajo kaj eruptis granda kvanto da tiaj verkoj. Tamen Chen Danyan fosis alian sulkon kaj aperigis la ŝanhajan serion, prezentante alian bildon de tiu metropolo. Ŝi ja klopodis vidigi la plej aŭtentajn spurojn kaj signojn de Ŝanhajo el la historio. Ŝi komencis atenti markecajn personojn el la simbolaj konstruoj de Ŝanhajo – ili (virinoj) formis minoritaton inter ŝanhajanoj, tamen markis procezon de eniĝo de Ŝanhajo en la modernan socion. Per aparta personeco ŝi firme tenis Ŝanhajon kaj formulis tian rilaton inter kaŭzo kaj rezulto, ke iu ajn certe legos ŝiajn koncernajn verkojn, se tiu amas Ŝanhajon; tiu ekŝatos la municipon, kiu legados la serion. Ŝi mem diris, "Mi apartenas al tia speco, kiu amas ion ne fiktivan, sed veran. Tial, antaŭ ol verki la 2 biografiojn, mi jam legis multe da similaj pecoj. Aliflanke, mi ne povas tiel aranĝi, kiel oni faras dokumentan filmon. Antaŭ kaj dum verkado de 'Ŝanhaja Nobelino', mi faris multe da interfluoj kun ŝi. Sekve mi ricevis multe da komprenoj. Mi do pensis, ke interne estas du personoj, ŝi kaj mi, paralele ekzistantaj. Poste mi ŝovis mian parton tute sub min. Aliflanke mi ne perfidis ŝian parton, laŭeble prezentante ĉion veran. Ĝuste tion, kio efektive okazis kaj kion mi propraokule vidis."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040