china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ceremonio por doni diplomon al heredantoj de naciaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj
(GMT+08:00) 2008-04-10 09:58:39


 melodio de mongol-nacieca ario

Por la prezentado oni elektis eminentajn programojn, kiaj popolkanto de norda Shaanxi, popolkanto de Changyang de la provinco Hubei, centra Ĉinio, tibetnacieca popolkanto en la provinco Qinghai, nordokcidenta Ĉinio, tradicia teatro de Huayin, mongol-nacieca longa ario kaj ujgura mukamu-arto, kaj ankaŭ yi-nacieca danco kaj popoldanco nomata Huagudeng de la provinco Anhui. Tiuj programoj koncentre manifestas la ekspertajn lertaĵojn de tiuj heredantoj. Nun bonvole aŭskultu tradician teatron de Huayin.

La tradicia teatro de Huayin estas antikveca ombroteatro kun la historio de 2 000 jaroj. Prilumante homajn figurojn faritajn el ledo aŭ kartono oni prezentas historieton. En Ĉinio multaj lokaj teatroj deriviĝis el ombro-teatro. De longa tempo la tradicia teatro de Huayin estas teatro de la familio Zhang de la gubernio Huayin. La teatro posedas siajn distingiĝan stilon kaj elstaran historian kaj kulturan valoron kaj herediĝas de generacio al generacio.

Jen estas preludo de la tradicia teatro "La suno kaj la luno en la ĉielo". "Altaj tabloj kaj malaltaj benkoj senescepte estas faritaj el ligno, la suno kaj la luno senescepte sidas sur la ĉielo. Viroj kultivas sur agro, virinoj preparas manĝaĵon, infanoj ludas sur kampo."

Mongol-naciecaj ariaj popolkantoj intime rilatas al la stepo kaj al la nomada vivo de mongol-naciecanoj kaj estas marka vehiklo de la produktado, vivo, spirito kaj karaktero de la mongol-nacieco. La melodio de mongol-nacieca ario estas libere leĝera kaj larĝa kaj similas al fluanta riverakvo. En 2005 la longa ario kune peticiita de Ĉinio kaj Mongola Respubliko estis proklamata kiel unu el la triaj "ĉefverkoj de buŝaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj de la homaro". Jen estas ĥoraĵo sen instrumenta akompano "Fekunda kaj vasta stepo Alashan", prezentita de reprezentanteca heredanto de la mongol-nacieca ario Badema kaj aliaj.

La kanto laŭdas la fekundan kaj vastegan stepon Alashan kaj estas densa je stepa gusto.


ujgura arto Mukamu

La ujgura arto Mukamu el Xinjiang sin karakterizas per varieco, sintezeco, kompleteco, improvizeco kaj populareco. La tekstoj venas kaj de popolkantoj kaj de poemoj de majstroj en la meza epoko. Temas pri filozofia sentenco, popolrakonto, loka legendo kaj similaj.

En la vespero folkloraj artistoj el Xinjiang montras sian profundan amon al Mukamu, per siaj patosaj dancmovoj kaj modestaj kantvoĉoj.

Fine de nia programero, bonvole aŭskultu pecon de Mukamu, prezentitan de Yusufu, heredanto de Mukamu el Xinjiang.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040