china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Amiko Kiel Spegulo
(GMT+08:00) 2008-04-11 07:35:56

Amikeco kaj amo, 2 faskoj da helaj lumoj en la homa vivo. Sed komparante ilin oni trovas, ke la amo fluas kaj eĉ ondegas en la profundo de la koro, dum la amikeco disetendas siajn branĉojn kaj sur alta monto kaj en longa rivero.

Vortoj prikantantaj la amikecon, plejparte aperas en la formo de tropo, ekzemple, "Amiko estas kiel perlo, kiu des pli ĉarmas, ju pli ĝi restas en rivero de la tempo", "Amiko ŝajnas vino, kiu des pli estas dolĉa kaj plezuriga, ju pli ĝi malnovas", "Amiko estas kvazaŭ libro, helpanta al vi defii al mizero kaj forigi solecon", "Amiko rememorigas la lunon, verŝante al vi klarajn brilojn kaj alportante trankvilon kaj ĝojon", "Amiko restas kvazaŭ kanto, ombrelo kaj...". Ĉi tiuj komparoj komprenigas, ke la amikeco estas grava spirita riĉaĵo, kiun oni devas tutavive domaĝi. Tamen tio postulas rigoran trakton, kiel oni havigu al si amikon. Iuj opinias, ke homo kun sama gusto preferindas, ĉar babilo multe pli facilos kun tia amiko; dum aliaj ŝatas serĉi amikecon ĉe karaktere antipodaj homoj, por reciproka kompletigo. Kompreneble, pli multaj deziras kiel amikon tian homon, kiu povu sin oferi por ili. Ĉio menciita, fakte, estas nur tendenco de ies amikiĝo, iom tro teoria kaj abstrakta.

Io min forte impresis, kion iu oldulo rakontis por lakone, tamen figure, klarigi sian vidpunkton pri amikiĝo. Filozofie, ankaŭ humure.

Temas pri iu klerulo, vivinta en la Sudaj kaj Nordaj Dinastioj (420—589). Iun tagon, iu klerulo, familie nomata Shen, estis goanta. Subite iu viro alpaŝis kaj diris, ke la botoj, portataj de Shen, estas liaj.

"Ho, viaj?" Shen prompte demetis la botojn, sed li, anstataŭ levi la kapon, daŭrigis sian ludon.

Post pluraj horduoj, tiu viro revenis kun la bota paro kaj deklaris, ke li faris misprenon, fakte la botoj ne apartenas al li.

"Ha, ne viaj?" Surmetinte la botojn, Shen ludis plu la goon...

Mia literatura amiko fosis esencon el tiu historia anekdoto: Tiu klerulo Shen estis ne nur absorbita en la goado, sed ankaŭ tiom tolerema, indulgema kaj grandanima, ke 2-foje ĝenate li neniom eksplodis; tiaj homoj troviĝas certe ankaŭ en la nuna epoko; amikiĝi kun tia homo estas ja favore kaj valore.

Tamen en kio kuŝas la favoro? Nek mia amiko nek tiu oldulo faris eksplikon, lasante al mi ion meditigan. Mi pensis, ke la tiel nomata favoro certe temas ne pri tio, ke tiutipa amiko donu materialan helpon, nek pri tio, ke li faru analizon kaj sintezon, portante al vi spiritan nutron aŭ profundan edifon.

Nu, mi provu vidigi la lumon! Unue, la absorbiteco sugestas al ni, ke ni koncentru atenton al io ŝatata kaj valora. Ĉi-okaze nia animo estas kvieta, ĉar ni, banate en lumo alverŝita el la absorbiteco, trankvile faras aferon, anstataŭ bruli de malpacienco kaj frivoleco. Due, lia grandanimeco ŝajnas vasta maro, kiu grandigas nian horizonton kaj profundigas al ni la menson, tiel ke ni, paŝo post paŝo, iru al nova mondo.

El tio oni povas riĉigi la enhavon de la amikeco kaj aldoni jenan komparon: Amiko estas kiel spegulo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040