china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Filma kaj televida urbo en Hengdian tuforte disvolvas kulturan industrion (foto)
(GMT+08:00) 2008-04-15 16:01:13

En la lastaj jaroj, filmoj kameraitaj de ĉina fama reĝisoro Zhang Yimou estas vaste konataj de film-fanoj en diversaj lokoj de la mondo, ekzemple filmoj "Heroo" kaj "Sorĉkanto de Ora Krizantemo". Eble homoj, kiuj spektis tiujn du filmojn, havas profundan impreson pri potencaj filmaj scenoj, fakte pluraj scenoj estis kameraitaj en filma kaj televida urbo en Hengdian.

La filma kaj televida urbo en Hengdian situas en la urbeto Hengdian de la urbo Dongyang de la provinco Zhejiang, orienta Ĉinio. Piedirante en la filma kaj televida urbo, homoj nature sentas, ke ili estas meze de diversaj mondoj. Tie staras altaj kaj grandiozaj antikvaj imperioj, troviĝas parkoj, kiuj ekzistas nur en la ĉina suda landparto, videblas urbetaj stratoj kaj bazaroj de la 12-a kaj 13-a jarcentoj kaj ankaŭ estiĝas svarmaj kaj prosperaj stratoj de Hongkong. Trapasante oni ŝajne pasigas diversajn spacojn.

Laŭ konigo, de la jaro 1996, la filma kaj televida urbo sume asignas 2,6 miliardojn da juanoj por konstrui 13 filmajn scenojn kaj tiuj scenoj preskaŭ inkluzivas ĉian tipan scenon en diversaj historiaj epokoj de Ĉinio. Ĝis nun la filma kaj televida urbo en Hengdian fariĝas bazloko por kamerai filmojn kaj televidajn filmojn kun plej multaj kompletigaj ekipaĵoj kaj plej multaj kameraitaj filmoj. Ĝenerala vic-magaĝero de la filma kaj televida urbo sinjoro Liu Rongdong diris, ke en la filma kaj televida urbo en Hengdian formiĝis kompleta ĉenero por filma kaj televida afero:

"La ĉenero havas plej grandan superecon. En Hengdian troviĝas bazloko kun granda skalo, estas scenoj, kiuj povas speguli diversajn epokojn kaj ankaŭ ekzistas perfekta kompletiga serva sistemo, inkluzive de aktoroj, rekvizito, kostumo, lamplumo, manĝado, loĝado kaj postkameraa produkto."

Ĝuste pro oportuna servo de la filma kaj televida urbo en Hengdian pri "veno kun scenaro kaj reveno kun kameraataj filmoj", multaj filmaj grupoj preferas elekti la lokon por kamerai filmon. Ĝis nun sume estiĝis pli ol 400 filmoj kaj televidaj filmoj. Raportisto faris viziton al iu filma grupo. Direktoro de la grupo Li Wenchang diris, ke plejparto de scenoj de la televidaj teatraĵoj kun kontraŭjapana agresa milito en la 30-aj jaroj de la pasinta jarcento en Ĉinio kiel fono, estas kameraata en la filma kaj televida urbo. Li diris:

"Laŭ mi kameraado en la filma kaj televida urbo estas taŭga. 99% scenoj de mia filmo estis plenumita en la loko. Ĉi tie troviĝas multaj aktoroj kaj estas oportune por ni fari provizoran elektadon de aktoroj. Cetere tie estas malmultekostaj scenoj kaj ni povas fari ŝparadon."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040