china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Dancisto Huang Doudou (foto)
(GMT+08:00) 2008-04-16 16:24:13

Huang Doudou estas dancisto, kiu ĝuas altan reputacion en Ĉinio. Pro vireco kaj forteco en dancado, li estas honorata kiel dancisto kun plej granda vireco. Huang Doudou kelkfoje gajnis premiojn en mondaj danc-konkursoj kaj li ankaŭ aktive antaŭenpuŝas interfluon inter la ĉina arto kaj alilandaj artoj.

En la fino de marto, Ŝanhaja Kantdanca Ensemblo, en kiu Huang Doudou laboras, faris prezentadon en Pekino. Por bonvenigi Pekinajn Olimpikojn en 2008 kaj faciligi konigon de la ĉina arto al gastoj ĉinaj kaj alilandaj, en la fino de marto, ĉina Kultura Ministerio ekfunkciigis gravajn kulturajn aktivadojn por Olimpikoj kaj danco de Huang Doudou estas unu el gravaj prezentadoj de tiu aktivado.

Kvankam Huang Doudou estas pli ol 30-jara, tamen laŭ staturo kaj sinteno, li aspektas pli juna ol li fakte estas, ŝajne li estas junulo kun aĝo de pli ol 20 jaroj. Vidinte raportiston, li demandis, ĉu starado ĝenas intervjuon. Li ŝatas stari kaj laŭ li viroj devas havi nesklavigeblan spiriton. Pro tia spirito, lia danco estas plena de imago kaj senĝeneco. Tamen en lia infanaĝo li ne ŝatis danci, li eĉ koliziis kontraŭ dancado. Dancado sur scenejo dum la tuta vivo ne estas lia sonĝo.

"Mi ne denaske ŝatis danci laŭ imago de kelkaj homoj. Laŭ mia memoro, viroj devas soldatiĝi kaj dancarto taŭgas al virinoj. Miaj familianoj ege esperis, ke mi estu dancisto kaj kelkfoje kuraĝigis min al provado en dancado. Mi pensis, ke viroj devas agadi kun vireco, tial mia nuna dancstilo estas vireca. Mi kunigas spiriton de ĉina lukto kun danco kaj mi celas manifesti virecan temperamenton per dancarto."

En la aĝo de 12 jaroj ĝis 18 jaroj, Huang Doudou faris sisteman lernadon en Ŝanhaja Danca Lernejo. En tiu periodo, li gajnis oran premion de tutlanda danca konkurso. Poste li gajnis premiojn eĉ en ĉiu jaro. Kiam li estis 20-jara, li kiel la unua ĉina dancisto, faris reprezentan dancon "Animo de Terakotaj Militistoj" laŭ invito de internacia konkurso de baledo de Laŭzano. Lia prezentado tuj kaŭzis grandan respondon en la internacia danca rondo.

Huang Doudou rememoris, ke tiam li estis tre famiĝema, tamen sekve de kresko kaj multiĝo de sperto, li havas novan konscion pri dancarto.

"Tiam mi pensis, ke mi devas gajni premiojn por ke pli multaj homoj konu min. Ĉie okazis danca konkurso, tie troviĝis mia figuro. Iun tagon mi subite trovis, kion mi faros post gajno de ĉiaj meritaj premioj? Tiam mi volis esti danc-direktisto, ĉar mi volas manifesti mian penson kaj senton pri homoj kaj la vivo per dancado."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040