china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Nova albumo "Sablero en vento" de Vakero Dick
(GMT+08:00) 2008-04-17 16:15:28

En junio 2007 Vakero Dick, balancmuzika stelo el Taiwan prezentis nove verkitan kantalbumon "Sablero en vento", kiu estigis refoje tajdon de balancmuziko.

Jen estas la kanto prezentita de Vakero Dick "Ne larmu". Ĝi priskribas doloron alportitan de rompita sento al viro. "Tiu ĉi vintro estas tiel pala, ŝvebas senlima malĝojo en la ĉielo. Malsupreniri eble povas malŝarĝi mian dispecigitan koron; malsupreniri eble povas disigi vian ebriiĝon, iomete da rememoro portas larmon."

Pro kio li titolis la albumon "Sablero en vento"? Tio estas lia propra ideo. En la jaro 1998 li ekveturis de sia hejmurbo Gaoxiong por entrepreni sian propran legendon pri balancmuziko. Li sentis sin sablero en evento, kiu forlasas sian hejmlokon, antaŭenmarŝas stacion post stacio kaj neniam haltas. Tial li titolis sian novan albumon "Sablero en vento", por rememori sian 10-jaran muzikan spertadon.

Nun vi aŭdas la kanton "Sablero en vento". Per obtuza kaj fiereca voĉo en dura balancmuziko li elverŝas la solecon kaj heroecon de vagabondo. "Vagante ĉe landlimoj, kun prujne kovrata vizaĝo, mi jam ne povas vidi la hejmlokon. Mi ne povas forlasi vin el mia cerbo, tamen la haroj blankiĝas en la pasintaj jaroj. Kiam mi, sablero en vento, povas fali kaj reveni al la hejmloko?"

La albumo konsistas el 10 kantoj, kiuj de diversaj flankoj esprimas la komprenon kaj percepton de viro al la vivo kaj sento. Ekzemple, la kanto "Sablero en vento" priskribas la senton de vagabondo; "Maljuna patro" esprimas la intimecon inter la patro kaj la filino; "Ne larmu" kaj "Ombro" priskribas la melankolion de viroj; "Antaŭenkuru por amo" esprimas la obstinan strebadon al amo.

Jen estas la kanto "Ombro". La simplaj vortoj priskribas la sopiron de ĉefrolulo al la iama amatino. La teksto diras: "Via ombro iam min sekvis, sed la estonteco sen vi ne estos mia. Via ombro kapricas jen dekstren, jen maldekstren, ankoraŭ restas la rememoro de vi donita."

Nun bonvole aŭskultu antifonon de Vakero Dick kaj kantistino Xuanzi el la interna loko "Maljuna patro". "Kara paĉjo, mi jam ellernis zorgi min mem, estu trankvila, ke mi ne ebriiĝos. La vivo devas esti interesa, la tempo hazarde estas iom malŝparata. La estonteco estos ĉarma, la sonĝo daŭros ĝis la fino."

En la nova albumo Vakero Dick estas multe pli milda kaj je la kantmaniero kaj je la figuro. Li diris pri tio: "Mi jam estas 48-jara kaj jam ne estas tiel juneca. Mi esperas verki pli da kantoj, kiuj povos herediĝi. Tamen, malgraŭ kia ajn ŝanĝiĝo, ne ŝanĝiĝos mia dureco, ne ŝanĝiĝos mia blancmuzika spirito."

Fine de nia programero, ni aŭskultu la kanton "Senĝene amu" kun profunda sento. La kanto retrorigardas la bedaŭron kaj senpovecon de mezaĝuloj.

"Vi staras sola en angulo de strato, plorante ridas al mi. La bildo estas tranĉa. Mi genuante preĝas al la ĉielo, donu al mi bravecon kontraŭ ĉio. Tamen mi feble lasis vin foren. Sen vi, ĉio ne gravas plu. Senĝene amu. Kiom da ŝancoj troviĝas por la tuta vivo? Estus tre bone, se vi sentus feliĉon ĝis la fino."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040