china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ario pri Malnovaj Domoj
(GMT+08:00) 2008-04-18 07:22:17

En la lastaj tagoj mi subite ŝatis viziti malnovajn domojn de Ŝanhajo. Senkaŭze, sed eble pro tio, ke mi, pli kaj pli oldiĝanta, inklinis al sedimento el la jaroj. La vivo estas sufiĉe riĉa, dume et-burĝa humoro pli kaj pli fortas, sekve mi iĝas sopirema.

Ŝanhajo, metropolo marŝanta antaŭe, en la evoluado de la socio kaj kulturo, kaj en la disvolviĝo de la ekonomio. Fakte jam ne paŝado, sed flugado, historie ne vidita, kvankam foje ne tre rapida. Kunfandiĝo de la ĉina kulturo kaj la okcidenta naskis Ŝanhajon, en kiu oni povas trovi reflektaĵon de iu ajn el la modernaj potencoj. Kaj unu el la kristalaj pecoj de tia kunfandiĝo, aŭ ĝia ĉefverko, estas ĝuste malnova domo. Ĉe la rivero Huangpu, tronas ensemblo pionirece, grandioze kaj solene. Al la torenta akvo ĝi rakontas pri la historia metamorfozado kaj evoluado de Ŝanhajo, ankaŭ pri iamaj imponeco, lukso kaj paradeco de la sama municipo.

Tamen al mi ne plaĉas la altaj kaj grandaj domoj, konstruitaj laŭ la klasikismo, restaŭrismo kaj renesanca stilo de Eŭropo, kun ionika peristilo kaj baroka ornamo. Tiaj domoj ŝajnas gigantaj maŝinoj, frostigaj kaj minacaj. Siatempe ili servis kiel banko, financa institucio, hotelo kaj amuzejo kaj plenis de trompoj, sangaj luktoj, diboĉaĵoj kaj konspiroj.

Mi admiras sole malnovajn hejmojn – jen tiu, eleganta 2-etaĝa domo, jen ĉi tiu, vilao kun flora ĝardeno; jen tiuj domoj, aŭ hispanstilaj, aŭ viktoriaj de Britio, aŭ helen-gotikaj, aŭ ĝermanaj... iuj el ili ankoraŭ kompletas, konservante porcion da ĉarmo; dum aliaj restas nur framoj pro malkonstruiĝo, atestante finiĝon de la lasta epoko kaj, aliflanke, kaŝante diversajn rakontojn en la historio, kortuŝajn, sentimentalajn kaj scivoligajn.

Multaj stratoj retenis miajn paŝojn, alverŝante nepriskribeblan triston. Foje mi trovis en la strato Fuxing ruinojn, kaj ŝajnis al mi, ke milito ĉion disdraŝis. Ha, tra tiu fenestro alŝvebas sonoj el piano kaj la gorĝo de mia amiko. Kia melodio, saturita per vigla juneco, ebriiga ĝojo kaj dolĉa espero! Abrupte mi rekonsciiĝis. Ve, ĉio ne "alŝvebas", sed revenas al mi en la koron, el la paseo antaŭ dekoj da jaroj.

Miaj piedoj atingis la malnovan domon de Mei Lanfang 1) en la strato Sinan. Regis kvieto kaj senhomeco, for jam la iamaj eleganteco kaj varmo. Pompis nur sovaĝaj herboj, solecis la 2-etaĝa dometo, mortis antaŭ longe kortiklaj vibroj el pekin-opera dukordo.

Vizito al malnovaj domoj celas kaj sopiron kaj adiaŭon. Kaj oni povas trafi strangan humoron. Tiaj domoj rememorigas nobelojn, ĝentlemanojn, fraŭlinojn de familioj nobelaj aŭ riĉaj, el la malnova epoko, ĝuste kiel priskribite de Zhang Ailing 2), ellasantaj rustan odoron kaj mucidan spiron. Tamen iliaj senĝeneco, langvoreco, subtilemo kaj kiĉeco povas facile paralizi vol-feblajn homojn. En la nova jarmilo, pli kaj pli multe da domaj kolosoj sieĝas la malnovajn konstruojn, sin aperiginte kvazaŭ parvenuoj ŝikaj kaj trudemaj. Kontraŭ la atakado de la novaj blokoj, la malnovaj terenoj restas en si mem, kun pala kaj flegma rideto kaj malestima mieno, kvazaŭ murmurante, "Kie vi estis, kiam ni monopole okupis la mondon de lukso kaj eleganto?"

Feliĉe estas, ke ni troviĝas en la epoko de reciproka tolerado. Ni do povas sopiri al malnovaj domoj, ne rifuzante novepokajn konstruojn. Vejno trairas ĉion de la evoluado, el sovaĝejoj, tra grotoj, arbokavoj, kabanoj, jurtoj, ĉaletoj, pavilonoj, palacoj, vilaoj, luksaj domoj, en nubskrapantojn. Diferencas sole manieroj kaj medioj. Ĉe mi, jam alie, mia vizito al malnovaj domoj estas ne pli supera ol ordinarula apreco.

1) Mei Lanfang: Fama aktoro de Pekina Opero. Li, naskita en Pekino, 1894, kaj forpasinta en 1961, eklernis la operon en la aĝo de 8 jaroj kaj profesie ludis la rolon de damo, sinjorino kaj fraŭlino.

2) Zhang Ailing: Fama verkistino naskita en Ŝanhajo la 10-an de septembro, 1920, kaj forpasinta en 1995.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040