china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Sopiro al Vilaĝa Knabino
(GMT+08:00) 2008-04-25 07:53:06

En urbo mi ankoraŭ fraŭlas. Sennombrajn inetojn mi rendevuis, tamen eĉ la aspekton, mienon kaj nomon de ĉiu el ili mi jam tute forgesis, kvazaŭ ili formus venton super vilaĝa kampo, nenian postsignon lasante. Fakte pro tio, ke mi sopiradis al rura knabino, kion neniom sciis mia patrino kiu, ĉiam instigante ke mi prenu iun el urbaj fraŭlinetoj, esperis, ke mi feliĉu la tutan vivon en la urbo. Ŝi tute ne rimarkis, ke mi, momenton sidante ĉe fenestro, fiksas rigardon al vilaĝo fora, tial neniel atingebla.

La knabino reaperis al mi en la kapo, kiam panjo suspiris. Jen ŝi, 12-jara, verŝas restantan teon ĉe malantaŭa pordo de adoba dometo. La suno brilige karesas al ŝi la vizaĝon, sur kiu rideto sorĉe ondetas – rideto roza kaj ne videbla en la urbo. La malantaŭa pordo de ŝia hejmo estas tre mallarĝa, kun du klapetoj jam griziĝintaj pro ventoj kaj pluvoj, de jaro al jaro, kaj tiom pli maljunaj pro la sunaj radioj. Tamen ĝuste tia pordo reliefigas ŝian freŝecon. Ŝi, tiom eta, ŝajnas blankanuba floketo, pura kaj aminda; ankaŭ ruĝeta florbutono, entenanta ebriigan aromon.

Tiam ankaŭ mi estis malgranda. Anstataŭ siesti, mi kuris al la malantaŭa pordo de ŝia hejmo por ĝue rigardi birdojn kiuj konstruis nestojn sur branĉoj de cipresoj ĉirkaŭ tiu pordeto. Ofte el la nestoj elŝoviĝis vilaj kapetoj kun flavaj beketoj kaj alŝvebis tiaj pepoj, kiuj alarmis pri malsatego. Mi sentis kaj kompaton kaj ĝojon, kompaton al la birdidoj kaj ĝojon pro tio, ke ĝuste tiam ŝi aperis kun tekruĉo por la samo. Kaj mi, sen returni la kapon, jam divenis, ke ŝiaj okulbriloj fandiĝas en la sunan lumon kaj ŝia rigardo milde falas sur mian korpon.

Tronas monteto, ne diste de ŝia malantaŭa pordo. Grasaj herboj tapiŝas la monteton. Ŝajnas al mi, ke la verdo estas vokado de la herbaro al la firmamento kaj ĝuste dank' al tio la ĉielo estas pli lazura ol super la urbo, la nubo pli blanka kaj la suno, pli hela kaj plaĉa.

Ĉio tie, tre simpla kaj pura.

Poste mi venis en la urbon por viziti lernejon. Dekjare! Mi ne vidis plu ŝin!

Post la 10 jaroj mi envilaĝiĝis kaj reiris al la malantaŭa pordo de ŝia hejmo. Ĝuste en tiu momento mi komprenis, kio estas fato sombriga kaj mense laciga. Ŝi, svelta kaj gracia, staris kun la dorso al mi, ĝuste sur tiu loko, kie mi, antaŭ tiom da jaroj, estis rigardanta birdidajn nestojn. Starante kun kvieto, ŝi same spektis birdidojn, baraktantajn pepe kontraŭ malsato en nestoj apenaŭ videblaj meze de cipresaj folioj. Subite miaj okuloj pleniĝis de larmoj. Sole de ŝia dorso mi jam konstatis, ke ŝi restas simpla kaj pura – la mensa pureco rezultis eble el tio, ke ĉiutage la voĉo el la herba verdo vokadis ŝin. La pureco regis ne nur ĉe ŝi, sed ankaŭ sur la ĉielo lazura kaj meze de blankaj nuboflokoj.

Mi forte sentis, ke mi jam tiom lontanas disde la pasinteco. Silente mi foriris, anstataŭ ŝin saluti, timante, ke urba bruo en mia korpo ĝenus la mildan vokadon, faratan de la herba verdo al ŝi.

Mi ne volas konfesi, ke tio estas mia unua amo. Tamen strange, ke mi ĉiam dronas en sopirado al ŝi, troviĝante en la urbo.

Mia fianĉiĝo restas nula. Eble estus destinite, ke mi havu iun knabinon. Tamen, ĉiuokaze, nur ŝi povus fariĝi mia edzino, kor-al-kora, ĉar sole ŝi spiras je la modesto kaj puro de la smeraldaj herboj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040