china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Pekino ekfunkciigis serion da kulturaj aktivadoj por bonvenigi Olimpikojn (foto)
(GMT+08:00) 2008-04-29 17:44:40

Karaj retlegantoj, en la 8-a de aŭgusto en Pekino, inaŭguriĝos la 29-aj Pekinaj Olimpikoj. Por bonvenigi la solenan aktivadon, ĉina Kultura Ministerio kaj Pekina Olimpika Organiza Komitato kune konstatis, ke de marto ĝis septembro en Pekino, okazos gravaj kulturaj aktivadoj pri Olimpikoj kaj tiam pli ol 20 miloj da artistoj el 80 landoj kaj regionoj venos al Pekino por fari prezentadon kaj ankaŭ okazos 160 grandaj ekspozicioj. Koncerna departemento prognozis, ke nombro de spektantoj al tiuj aktivadoj atingos 4 milionojn.

Akcelo de kunfandiĝo de kulturo kaj sporto ĉiam estas tradicio de Olimpikaj sportoj. Laŭ ĉarto de modernaj Olimpikoj, olimpikaj aktivadoj konsistas el tri partoj, t.e. sporto, kulturo kaj eduko. Gastigantaj urboj, per okazigo de olimpikaj kulturaj aktivadoj, disvastigas sian kulturon al la ekstera mondo kaj enkondukas alilandan kulturon, tio favoras al antaŭenpuŝo de kultura interfluo de la mondo. Olimpikaj kulturaj aktivadoj de Sidnejaj Olimpikoj en 2000 kaj Atenaj Olimpikoj en 2004 gajnis grandegan sukceson. Ankaŭ ĉinaj artistoj esperas, kune kun artistoj el diversaj lokoj de la mondo, fari kontribuon por sukcesa okazigo de la Olimpikoj en 2008.

Gravaj kulturaj aktivadoj de la Pekinaj Olimpikoj en 2008 estas dividataj en du partojn, de ĉinaj aktivadoj kaj internaciaj. Enhavoriĉa prezentado, mirindaj ekspozicioj, kursoj, forumoj kaj aktivadoj, ĉio ĉi tio donas varman kulturan etoson por la ĉina publiko kaj gastoj el diversaj lokoj de la mondo.

Laŭ konigo de oficisto de ĉina Kultura Ministerio sinjoro Yang Xiong, kiu respondecas pri prepara laboro de ĉinaj aktivadoj, artaj grupoj en diversaj lokoj de Ĉinio sinsekve prezentis siajn elstarajn programerojn kaj post atentema elekto, 150 programeroj estis elektataj. Inter ili estas pri ĉina kvintesenco Pekina Opero kaj lokaj tradiciaj operoj kun diversaj stiloj kaj ankaŭ modernaj artoj, kiaj simfonio, muzika dramo kaj opero estos prezentataj sur scenejo. Ĉinaj naciminoritatoj eksponos sian unikan naciecan kulturon. Yang Xiong diris, ke por ke plejparto de homoj povu fari aprecadon, la registaro pagas scenejan luprezon kaj donas kompenson al artaj grupoj por redukti bileto-prezon.

Karaj retlegantoj, nun aŭdiĝas opero Kunqu, buŝa kaj nemateria kultura heredaĵo de la homaro.

De la 10-a de junio, 12 valoraj lokaj operoj el ĉinaj provincoj Fujian, Sichuan, Anhui, Guangdong kaj aliaj, surscenejiĝos en Pekino, ankaŭ eksponiĝos tradiciaj metiartaĵoj, kiaj Tangka de la tibeta nacieco, kolora rulpentraĵo aŭ brodita sur ŝtofo kaj silkaĵo aŭ pentrita sur papero kaj papertondaĵo de la han-a nacieco.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040