china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Prova Ŝoviĝo en Aktoran Rondon
(GMT+08:00) 2008-05-08 07:41:54
Kara retleganto, hodiaŭ ni konigu verkiston Liu Zhenyun! Li naskiĝis en la gubernio Yanjin de la meza provinco Henan, maje de 1958. Li soldatis 7 jarojn ekde 1973 ĝis en 1978. Li vizitis Pekinan Universitaton (1978—1982), farante lernadon en ĉinlingva fakultato. Li publikigis verkojn en 1982. Li verkis romanojn "Krizantemaj Floroj en Naskoloko", "Harmonia Vivo en Naskoloko", "Faruno kaj Floroj en Naskoloko", "Roto de Novicoj", "Rememorado pri 1942" kaj aliajn, kiuj ne nur portis al li multe da premioj, sed ankaŭ adaptiĝis al ekrano kaj tradukiĝis en aliajn lingvojn. En 2004, Liu Zhenyun estis rete juĝita kiel unu el 20-o da literaturaj majstroj de Ĉinio en la 20-a jarcento. Poste lia verko "Kokaj Plumoj tra la Tero" fariĝis unu el cento da literaturaj klasikaĵoj en la sfero de la mondo.

Liu Zhenyun dividis sian verkadon en 3 stadiojn. En la 1-a, apogante verkon per ĉiutaga vivo kaj primara movforto el la vivo, li skribis kion li vere travivis. En la 2-a, li rimarkis ke multaj supraĵoj de la vivo estas malveraj, ekzemple manĝo, laboro kaj dormo, ĉar en la tempo inter ili ĉiu homo pensas pri multe da aferoj, kiuj neniom koncernas unu la alian, tio do estas sencela cerbumado, eĉ sensenca. Kaj tio, kion vi konkrete faras, montriĝas kiel vehiklo de via sensenca penso. Li diris, "Ne nur tage, sed ankaŭ vespere, precipe post enlitiĝo, revaĉo ĉiam viglas. La pensaĉo okupas 95% de la tuta diurno, dum konkretaj faroj, nur 5%. Sed pasintece mi verkis la 5% kiel 100%. Tio jam perfidis la fakton. Poste mi skribis la 95%." En tiu ĉi stadio li plenumis la romanon "Faruno kaj Floroj en Naskoloko", kun 2 milionoj da ideografiaĵoj. Sed multaj legantoj konfesis, ke ili neniel komprenas la verkon. Post enreta enketado oni eltrovis, ke nur malpli ol 10 legantoj komprenas la enhavon de la romano. La aŭtoro, sentante bedaŭron, atentigis, "Ŝanĝu la pensadon, kaj vi ĉion komprenos!"

Liu Zhenyun sciigis, ke en la 3-a stadio li verkis kaj verkas ion ajn nevideblan. "Sensencaj Vortoj" – jen titolo de lia romano. "Iu filologo informis min, ke ĉiutage iu ajn homo diras 3 000 frazojn, kaj 50 ĝis 60 en sonĝo. Kiom el tiuj 3 060 frazoj utilas? Bone kalkulu! Tiuj frazoj plejparte estas sensencaj. Kaj galimatiecaj vortoj aŭdiĝas plej multe dum manĝo. Bankedo konsumas 4 horojn de amikoj. Kion ili diraĉas? Sed ĉu delirecaj vortoj estas absolute senutilaj? Fakte ne. Laŭ mi, male, ili eĉ tre utilas. Kial do tiom, se ne? Rolo de la monto da vortoj estas, ke ili subtenas nian vivon. Ĉu pensaĉo, ĉu parolaĉo, estas parto de homo. Homo formiĝas ĝuste el sensenca cerbumado kaj senutila parolo. Ili apogas la animon. Sencelaj pensado kaj dirado plenigas la vivon de la infaneco ĝis la maljuneco. Homo mortas, kiam ili ĉesas. Agoniante oni diras, 'Mi ne vane pasigis la vivon'."

Aparte menciinde, ke la fama verkisto provis ŝovi sin en aktoran rondon. "Mi ja tre volis ludi ian rolon, almenaŭ figuranton. Sed reĝisoro Feng ne permesis. Li draŝis min, 'Kio? Vi eĉ volas ŝovi la nazon en nian vazon?' Ho ve! Ĉiu reklamas siajn objektojn. Kiu el la famaj verkistoj enlande ne havas filman aŭ televidan verkon? La vivo ŝanĝiĝas. En la pasinteco kolportisto paŝante kriis, 'Toŭfuo!' Nun, sidante en traktoro, li faras ŝalton, kaj 'Toŭfuo! Toŭfuo!', ellasata tra megafono, disfendas la aeron. Oni sin dependigas jam ne de romano, sed de televida dramo. Ne konante tian realon, ni falus pedante en marĉon."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040