china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Varmeco el Retmesaĝo
(GMT+08:00) 2008-05-09 07:39:24
De longe mi korespondas rete aŭ poŝtelefone, jam kutimante al la reto kaj tre ŝatante ĝin pro tio, ke ĝi estas rekta, rapida kaj facile konservebla. Kompreneble, ĝi jam ne havas personan karakterizon el manskribo. Sed kiom tio menciindas? Gravas nur enhavo, kiun mi povas libere forsendi aŭ el kiu mi legos malsamajn sencon, senton kaj humoron. Eble mi tro emfazas ne formon, sed enhavon?

Ne malmulte da retmesaĝoj mi jam ricevis. Post legado mi povas penetri en ies individuecon. Iu ĉiam uzas helan bluon por ideogramoj, kio sentigas al mi junecon kaj klarecon de animstato; alia, tre ŝercema, ofte kroĉas al alineo konforman bildeton – aŭ ridan vizaĝeton, aŭ ploran facion, aŭ florbukedon, aŭ ruĝan koron, foje eĉ bombon kiu min ekteruris; tria ne donas vokon, kio ne imageblas en letero mane skribita, tamen evitigas al adresato embarason pri mistitolo kaj eĉ sentigas familiarecon kaj senĝenecon.

Antaŭ multaj jaroj ni uzis skribilon kaj paperon por esprimi niajn senton kaj penson. Sed kio sekvis? Fine konserviĝis ne paperoj, nek "kaligrafaĵoj", sed emocio mem. Eble ni povus percepti tiaman humoron de skribinto, el forstrekado kaj korektado; ni povus diveni, ĉe kiu frazo li (ŝi) hezitis, faris seriozan konsideron aŭ decidon; ni povus kapti pli da informoj el tio, kian paperon li (ŝi) elektis, kiel tenis skribilon kaj kiel faris skribadon, peze, leĝere, rapide aŭ streko post streko. Tamen mi volas diri, ke ĉio menciita neniom ŝanĝas la determinitecon de la esenco pri esprimita sento aŭ penso. Ĉio menciita eble kaŭzus suspekton aŭ maltrankvilon al letera ricevanto, sed aliflanke ĉio evidentigis senpovecon de homoj en la senreta epoko, tiel ke ili neniel sukcesis ion esprimi klare, simple, rapide kaj ĝustatempe.

Alia tempo, alia esprimo. Tamen mi ne forgesis la pasintan memon. Mi ankoraŭ memoras, kiel mi iris aĉeti plaĉajn paperojn, kovertojn kaj tian fontoplumon, kiu estu kaj dika kaj fluiga. Skribinte leteron mi ĝin faldis delikate kaj ŝovis en koverton, antaŭ ol fari gluadon al la koverta faŭko kaj poŝtmarko kaj kuri al ĉestrata letercilindro. Tiam ja ekzistis neniu alia elekto. Kaj kiu ne foje maltrankvilis apenaŭ ŝovinte sian leteron en cilindron, ke ĝin portisto perdus survoje aŭ iu petola forprenus pro scivolo? Eĉ nun mi ankoraŭ memoras la vortojn, skribitajn de adresanto sur la reverso de koverto certe pro simila timo, "Koran dankon al leterportisto!"

For jam skribilo kaj papero. Kaj multajn kompleksajn ideogramojn mi ne povas rememori. Tamen, ŝaltinte komputilon, mi same ekhavis dozon da pio. Flugas estetikeca imago kaj ondas ebriiga ĝojo en la koro, kiam mi komencas legadon de retmesaĝo, kvazaŭ tio estus letero plume surpaperigita. Tumultas sombro, suspekto kaj eĉ malespero, se ne vidiĝas retmesaĝo de longe atendata. Nenia malsameco regas inter retmesaĝo kaj manskribita letero, se temas pri plezuro ĉe ricevo aŭ pri atendo post forsendo, escepte de tio, ke retmesaĝo ne donas tuŝan senton. Sed retmesaĝo povas esti eterne konservata, kontraŭ korodado de la tempo. Mi fariĝis trankvila. Kaj min lulas varmeco el retmesaĝo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040