china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinaj muzeoj estas senpage malfermataj al la publiko (foto)
(GMT+08:00) 2008-05-26 16:21:30

Lastatempe ĉina Kultura Ministerio decidis, ke nun la publiko povu fari senpagan viziton al muzeoj, tial ĉinoj ne plu bezonas aĉeti biletojn por fari viziton al muzeoj. Ĝis la 1-a de aprilo, sume 600 publikbonaj muzeoj estas senpage malfermataj al la publiko. Ĝis la venonta jaro, la nombro atingos 1 400. Ĉinaj divers-nivelaj registaroj donis grandnombran asignon por subteni senpagan viziton de la publiko al muzeoj kaj kontentigi ilian tagoposttage kreskantan kulturan bezonadon. Ĉinaj publikbonaj muzeoj ĉiam estas senpage malfermataj al parta popolamaso, kiaj lernantoj kaj maljunuloj. En marto de la jaro 2007 en la urbo Shenzhen, evoluinta urbo en la ĉina suda landparto, lokaj urbanoj unue povis senpage fari viziton al muzeoj kaj en la 6-a de novembro de la sama jaro, la provinco Hubei, meza Ĉinio, deklaris, ke Hubei-Muzeo de la provinco eterne estas senpage vizitata de la publiko kaj tio estas provinc-nivela sinteza muzeo de la provinco, en kiu konserviĝas ŝtataj valoraj relikvoj.

Senpaga vizito de la publiko al muzeoj estas vaste bonvenigata. En Hubei-Muzeo, raportisto faris intervjuon al eloficiĝinta laboristo Zhang Wu kun sia knabo:

"Antaŭe ni devis aĉeti bileton je 30 juanoj por fari viziton, sed nun senpaga vizito donas al geknaboj el malriĉaj familioj bonŝancon por ĝui publikajn riĉfontojn. Ni tre bonvenigas tion."

La ĉina registaro aktive faris respondon pri urĝa aspiro de la popolamaso al pli multaj kulturaj riĉfontoj. Ĉina kultura vic-ministro Zhou Heping diris, ke la ĉinaj centra registaro kaj diverslokaj registaroj faris aranĝon por senpaga vizito al muzeoj kaj per diversaj formoj garantias rajton kaj interesojn de la publiko ĝui kulturajn riĉfontojn.

"La centra financo asignis 1,2 miliardojn da juanoj por ke diversaj muzeoj tra la tuta lando estu senpage malfermata al la publiko. En kelkaj lokoj, lokaj registaroj ankaŭ donas kompenson por ke popolamaso senpage ĝuu servon."

Por funkciigi senpagan viziton al muzeoj, la registaro de la provinco Hubei asignis 30 milionojn da juanoj por fari kompenson de enspezo de biletoj kaj kosto por ĝenerala funkciado de muzeoj. Pekina magistrato donas 100 milionojn da juanoj al muzeoj por ke pekinanoj senpage faru viziton al muzeoj.

Laŭ plano de la ĉina registaro, en la kuranta kaj venonta jaroj, ĉinaj publikbonaj muzeoj kaj memorhaloj permesos al la publiko senpage fari viziton. Vicestro de ĉina Ŝtata Relikva Administracio sinjoro Zhang Bai opinias, ke senpaga vizito al muzeoj liveras pli altan postulon al administrado de muzeoj kaj relikvaj institucioj en diversaj lokoj de Ĉinio.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040