china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinaj muzeoj estas pretaj por bonvenigi gastojn ĉinajn kaj alilandajn (foto)
(GMT+08:00) 2008-06-02 14:15:11

Estro de pekina Relikva Buroo sinjoro Kong Fanshi diris, ke oni maltrankviliĝas pri tio, ke subite plimultiĝas turistoj en muzeoj kaj responde al tio la buroo anticipe faras aranĝon por eviti tian staton:

"Ni maltrankviliĝas pri subita plimultiĝo de turistoj kaj sekureco de turistoj kaj relikvoj. Ni akceptas abonon kaj ankaŭ prenas rimedojn pri gvidado, administro kaj aliĝo de sekurec-garantiaj personoj, tial tiuj problemoj povas esti evitataj."

En Pekina Ĉefurba Muzeo, raportisto faris intervjuon al studento Andrew Padacides el Britio. Per abono, li kaj amikoj laŭvole faras viziton. Pri instalaĵoj kaj servo de ĉinaj muzeoj, li estas kontenta:

"Estas tre bone. Indas aprecado. Mi volas koni ĉinajn historiajn heredaĵojn kaj konstruojn. Antaŭ eksponaĵoj estas marko kun simpla anglalingva ekspliko kaj tio faciligas al homoj el eŭropaj landoj kompreni la ĉinan kulturon."

Post senpaga vizito de muzeoj, pli multaj turismaj agentejoj prenas viziton al muzeoj kiel unu el vizitataj programoj. Ĉiĉerono de Hongkong-a Debao-a Turisma Agentejo sinjoro Li Guanying diris, ke lernantoj en Hongkong estas iliaj ĉefaj klientoj, tial antaŭ vizito al Pekino, ili faras interfluon kun lernejoj kaj proponas al ili fari viziton al muzeoj en Pekino. Nun ili jam faris viziton al tri muzeoj kaj estas tre bona efikeco."

Ni faris eksplikon por ili, ke estas same viziti muzeojn kaj bibliotekojn. Ne eblas finaprecado en du horoj kaj ili povas apreci eksponaĵojn, al kiuj ili interesiĝas. En Hongkong ne troviĝas tiaj muzeoj. Lernantoj en la nuna generacio ne komprenas la ĉinan historion, tial estas freŝe por ili."

Dum Pekinaj Olimpikoj en 2008, kompreneble grandnombraj alilandaj turistoj kaj atletoj faros viziton al pekinaj diversaj muzeoj por koni la ĉinan kulturon. Estro de Pekina Relikva Buroo Kong Fanshi esprimis, ke ili estas pretaj por bonvenigi gastojn ĉinajn kaj alilandajn.

"Estas senprobleme, ke alilandaj gastoj kaj enlandaj turistoj samtempe faru viziton al muzeoj. Ĉar estas sekureco-kontrolaj instalaĵoj kaj ni kredas, ke turistoj havas altan edukitecon. Malfermaj muzeoj bonvenigas turistojn el diversaj lokoj."

Laŭ nekompleta statistiko de ĉina Ŝtata Relikva Administracio, post senpaga vizito al muzeoj, nombro de vizitantoj almenaŭ kvinoble kreskas. Senpaga vizito al muzeoj liveras pli multajn bonŝancojn por la publiko ĝui kulturajn riĉfontojn, tamen ankaŭ rezultigas kelkajn problemojn en iuj lokoj. Fakuloj pri protekto de relikvoj maltrankviliĝas, ke plimultiĝo de vizitantoj ellasas grandnombran karbonan dioksidon kaj tio influas klimaton kaj gradon de humideco en eksponejo. Kvankam relikvoj estas en eksponaj ŝrankoj, tamen oni ne povas garantii absolutan hermetikon de eksponaj ŝrankoj. Tiuj problemoj estas atentataj de la ĉina relikva rondo kaj pluraj muzeoj jam prenis rimedojn por kaj kontentigi bezonadon de la publiko kaj protekti sekurecon de relikvoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040