china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

"Manao" Efika
(GMT+08:00) 2008-06-05 07:23:05

La 10-an de julio, 1959, Sun Ganlu (Manao) naskiĝis en la sudorienta municipo Ŝanhajo. Li glate kreskadis, zorgate de armeano kaj instruistino, ĝis 1977 en kiu li eklaboris en loka poŝtoficejo. Post 9 jaroj li komencis publikigi verkojn, el kiuj la famiga estas "Vizito al Sonĝo". Poste "Mi Estas Knaba Vinpoto' kaj "Kuriera Letero" faris lin tipa de "avangarda skolo". Nun li, loĝante en Ŝanhajo, estas ne nur membro de la Ĉina Verkista Asocio, sed ankaŭ profesia verkanto de la Ŝanhaja Verkista Asocio. Oni opinias, ke Manao igis, ke verkado fariĝu "antiromana" retorika ludo, tial literaturaj amatoroj devas sin retiri.

En 1988 aperis mezlonga romano "Virinoj, Bonvolu Diveni Enigmojn!", rigardata kiel reprezenta verko de la avangarda skolo. Poste, en ĉiu jaro, elkoviĝis tiom da verkoj kiaj "Fantasto" kaj "Reveno al Simpla Rakontado", 1993; "Ĉi-loke ja Aliloke", "Ombro", "Spirado", "Maldormado", "Freŝe, Delice, Dolore", "Ripeto pri Kafuka" (Franz Kafka, 1883—1924, aŭstra verkisto), "Malorientiĝo", "Strato en Epoko de Orado", "Ĝustamezure", "Aspekto Nevidebla", "Gardado al Tempo" kaj "Verkistoj", 1994; "Skuu, Ho, Skuu!", "Iu Vidpunkto" kaj "Kio Okazis en Filma Festivalo?", 1995; "En Tagoj Plenaj de Sunaj Radioj", "Kion Eluzitan Ni havas?", "Jaroj de Brulanta Pasio", "Manko kaj Pala Ekzisto", "Komunaĵo de Sonĝoj" kaj "Ĉina Popola Banko", 1996; "Pri Verkado", "Rememoro de Muziko", "Muzikaj Amatoroj", "Fasko da Lumoj de la Subiranta Suno el Lontano", "Dancado sur Plafono" kaj "Elspiro kaj Enspiro", 1997; kaj... kaj... lasu!

"Por iu ajn verkisto, lingvo ĉiam estas la 1-a. Verko de 1-aklasa stilisto amplekse entenas abundon da ideologiaj informoj. Estas jam alia literatura problemo, tre specifa, se oni juĝas lingvaĵon de aŭtoro laŭ traduko. Tre anksie! Ke alilingvanoj ne povas facile kompreni ies verkon, tio estas ĝenerala, eterne ekzistanta, kaj ne proporcie reduktata laŭ tio, ĉu leganto pli bone regu lingvo(j)n ekster la patrina. Ho, kiom feliĉus al homaro, se estus alie! Graveco de penso manifestiĝas el ĝia kontraŭa flanko. Kultura varieco ampleksas diferencon kaj diverĝon. Koncepto en antipoda medio povas kaŭzi moralan embarason. Oni ofte diras, ke kulturo ŝajnas pendolo. Kaj vivoplena kulturo devas esti akra pri grada diferenco." Alifoje Manao diris, "La sistemo de profesia verkado estas produkto de aparta epoko. Ne mi determinis ĝin. Mia opinio estas, ke neceas fari ekzamenadon. Estu do kaj enigo kaj eligo! Verkado penigas kaj eĉ suferigas, kiamaniere, tute egale, same. Elverŝi? Ne, ne ĉiam facile, se ĝi estas dumviva laboro. 'Avangardeco' estas nek etiketo, nek ies patento. Ĉiam ekzistas eksperimentado kaj esplorado en la literaturo. Kaj vi povas trovi tian tendencon ĉe verkistoj, kiuj estas ankoraŭ pli junaj."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040