china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Aŭtuna Sopiro
(GMT+08:00) 2008-06-06 08:24:11

Post paraliziĝo de la gamboj, mi fariĝis kolerema kaj kaprica. Panjo silente sin retiris kaj, starante en angulo, kiun mia rigardo ne povis atingi, fiksis la pupilojn al mi. Post kiam mia eksplodo forsvenis, ŝi senbrue revenis, kun la okuloj ruĝiĝintaj.

"Oni diris, Norda Maro 1) floras. Mi puŝu vin tien!"

Panjo tre amis florojn. Sed post mia paraliziĝo mortis ĉiuj floroj, de ŝi flegitaj!

"Ne! Nenien!" Mi muĝis furioze martelante la damnindajn femurojn. "Sensence vivi plu!"

Panjo sin ĵetis al mi kaj forprenis miajn manojn. Sin regante de ploro, ŝi flustris, "Ni bone vivu! Bone vivu!..."

Ho ve, damne al mi, kiu tute ne sciis, ke ŝi krize malsanas! Poste mia plijuna fratino diris al mi, ke ofte tutan nokton panjo turniĝadis, ne povante endormiĝi pro dolorego de la hepato.

Tiun tagon, mi denove sidis sola en la hejmo. Mian rigardon alkroĉis susura falado de folioj ekster fenestro.

Poste panjo envenis kaj ekstaris ĉe la fenestro. "Floras krizantemoj en la Norda Maro. Mi puŝu vin tien!" Peto legiĝis sur ŝia velka vizaĝo.

"Kiam?"

"Morgaŭ, laŭ via plaĉo!"

"Bone, morgaŭ!"

Mia respondo tiom ŝin ĝojigis, tute ekster ŝia atendo, ke ŝi jen eksidis jen stariĝis.

"Necesas fari preparon. Tuj!" Ŝi murmuris al si.

"Kia tedo! Nur kelkajn paŝojn. Kio pretiginda?"

Rido floris sur ŝia vizaĝo, kaj ŝi ŝovis la kokson ĉe min. Sekvis kveroj, "Rigardinte la krizantemajn florojn, ni iru al Fangshan 2). Infanece vi plej amis pizan pastaĵon. Ĉu vi ankoraŭ memoras, tiufoje, mi kondukis vin al la Norda Maro? Vi obstine diris, la poplaj floroj estas vermoj. Vi tretas kaj tretas, kaj la vermoj platiĝas, unu post alia. Vi kuras..." Subite ŝi ĉesis ĉe la vorto "kuri". Ve, ŝi eĉ pli sentemis ol mi! Silente ŝi eliris.

Ŝi eliris. Ŝi eliris por ĉiam!

Najbaroj portis ŝin sur triciklon, kiam ŝi sputis sangon, buŝo kaj buŝo. Mi tute ne atendis, ke tio iĝis eterna disiĝo.

Juna najbaro dorse portis min al hospitalo. Ŝi anhelis, tiel malfacile, kiel ŝi pene vivadis. Oni diris al mi, ke antaŭ agonio aŭdiĝis ŝiaj lastaj vortoj, "Mia malsana filo! Mia malgranda filino!"

Aŭtuno alia. Franjo puŝis min al la Norda Maro... Elegantas falvaj floroj, noblas blankaj floroj, varmas purpuraj pecoj. Pompeco sin disetendas, en vento aŭtuna.

Mi fine komprenis la lastajn vortojn de nia patrino. Ankaŭ la fratineto. Ke ni ambaŭ, kune vivu, kaj bone...

1) Norda Maro: Ĉine Beihai, nomo de parko kiu situas kun antikvaj konstruoj en la centra kvartalo de Pekino;

2) Fangshan: Titolo de restoracio kiu, troviĝanta en la parko Norda Maro, vendas manĝaĵojn faritajn laŭ kulinara arto siatempe propra en kortego de la dinastio Qing (1644—1912).

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040