china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Lu Dongzhi kaj muzeo pri civilizacio de antikva ceramikaĵo (foto)
(GMT+08:00) 2008-06-11 15:47:12

En tiu periodo, Lu Dongzhi konatiĝis kun ĉinaj famaj kaligrafo Ouyang Zhongshi kaj poeto Xiao Lao. Sub ilia gvidado, liaj kaligrafaĵoj kaj literaturaĵoj gajnis premiojn kaj tiam li estis nur 23-jara. Tiel Lu Dongzhi povis aliĝi al Ĉina Verkista Asocio. Poste li pasigis ekzamenon kaj eklernis en kurso de verkado de Nordokcidenta Universitato.

La Nordokcidenta Universitato estas en la urbo Xi'an de la provinco Shaanxi en la ĉina okcidenta landparto. La urbo Xi'an estas ĉina fama antikva urbo kaj posedas grandnombrajn kulturajn heredaĵojn. Tiea densa etoso de tradicia kulturo allogis Lu Dongzhi doni sian tempon kaj energion al arkeologio kaj konservo.

En la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, sekve de ĉina reformado kaj malfermo, la ekonomio unuapaŝe evoluis kaj kulturo reprosperiĝis kaj tra la tuta lando ardis relikva konservado. Lu Dongzhi absorbiĝis en la konservado. En malpli ol dek jaroj, lia hejmo areanta je malpli ol 20 kvadrataj metroj, jam fariĝis provizejo de relikvoj kaj en ĝi koncentriĝis relikvoj kolektitaj de li en diversaj lokoj.

Ĉina ceramika kulturo havas longtempan historion. Antaŭ 8 000 jaroj, en baseno de la Flava Rivero de la ĉina norda landparto, aperis koloraj ceramikaĵoj kaj ĝia bakada rimedo estas grava konsistiga parto de la ĉina kulturo. De la dinastio Tang en la 10-a jarcento, sekve de teknika progreso, ceramikaĵo tago post tago dekadencis kaj porcelanaĵo fariĝis dorlotato. Nun ardas konservado de porcelanaĵoj, tamen estas mala la konservado de ceramikaĵoj. Lu Dongzhi diris:

"En tiel frua tempo, mi decidis konservi ceramikaĵojn kaj tia decido kuŝis en influo de gravaj maljunuloj al mi, tial mi sciis, ke la kampo en kiu mi donas klopodon, havas tre gravan valoron."

En la 15-a de junio de 1997, malfermiĝis muzeo pri civilizacio de antikva ceramikaĵo al la publiko. Meze de pekinaj registritaj 140 muzeoj, la muzeo ne estas atentata. Pro manko de subteno de sufiĉe stabila kapitalo, la muzeo penige funkcias. Krom vendo de memoraĵoj de la muzeo kaj akcepto de mondonaco de amikoj, Lu Dongzhi subtenas funkcion de la muzeo dependante de vendo de artaĵoj kreitaj de li mem. Li simple vivas kaj neniel vendas konservaĵon kaj sin ĵetas al esploro de teorio de antikvceramika kulturo. Li diris, ke funkciigo de la muzeo ne celas investon. Konservo estas lia tutviva hobio.

Laŭ mi, realiĝas koncepto pro la muzeo. Mi donas mian klopodon dum la tuta vivo por realigi la koncepton.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040