china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Mikronovelistiĝo Tarda, eĉ pli Arda
(GMT+08:00) 2008-06-12 08:44:00

Kara samideano, ĉu vi legis la mikronovelon titolitan "Sansan kaj Sasa" kaj enretigitan en la 18-a de aŭgusto, 2006? Ĝia aŭtoro estas Rao Jianzhong, naskita la 15-an de septembro, 1959, en la urbo Nanchang de la provinco Jiangxi. En 1982 li diplomiĝis el ĉinlingva fakultato de Jiujiang-a Normala Kolegio. Tamen li ne ĉesigis la lernadon. En 1987 li finis studadon en eduk-administra fakultato de Jiangxi-a Pedagogia Instituto. Sekve li fariĝis instruisto. Poste, rektoro de Hukou-a Liceo en Jiangxi. Multe da gloraj titoloj li gajnis, ekzemple "Dekbona Junulo" de la urbo Jiujiang, "Sturmanto en Nova Longa Marŝo" de la sama urbo, "Progresinta Persono pri Morala Eduko" kaj "Elstara Junulo". Nenio ĝenis, ke li manie amu verkadon. Aperis jam centoj da tezoj, traktatoj, raportaĵoj, drametoj, televidaj teatraĵoj kaj noveloj, en diversaj gazetoj kaj ĵurnaloj tra la tuta lando. Poste li sin turnis al mikronovela komponado. Fekunde, en "Novela Rondo", "Juneco", "Lerneja Literaturo de Ĉinio", "Mikronovela Kremo de Ĉinio", "Mikronovela Revuo" kaj aliaj; honore, 5 fojojn, tutlandaj premioj lin karesis. Junie de 1992, Azia Eldonejo de Hongkong publikigis specialan libron titolitan "Mikronovela Kolekto de Rao Jianzhong". Li fariĝis influa verkisto. Kaj lia nomo legiĝas en pluraj katalogoj. Fine bonvolu ĝui fragmenton el lia mikronovelo "Soleco en la Aĝo de 17 Jaroj":

"Aŭroras, post mia reveno. Ne ĉesas hieraŭa pluvo. Vento frosta kaj apenaŭ eltenebla. Pordo fermita, tial mi devas transmuriĝi. Aŭdinte demuran salton, Laifu boje alsturmas. Min rekoninte, ĝi ĵetas sin al mia sino kaj lekas mian vizaĝon. Sin ŝancelas miaj paŝoj pro laco. Mi glitas tra flanka pordo de kuirejo. Obskure en koridoro. Demetinte ledajn ŝuojn, mi palpe ascendas supran etaĝon. Mi sagas preter dormoĉambro de la gepatroj. La 1-a afero, rigardi la vizaĝon antaŭ spegulo en banejo. Certe la facio jam tordita! Ve, vakse pala, kun sangaj makuloj; kaj la okuloj, bluigitaj! Tremas la mentono, frosto sin pafas en la koron. Mi haste malŝaltas lampon kaj paŝas en mian ĉambron. Grizas la matena krepusko ekstere ĉe fenestro. Humidas la hararo, kotas la manikoj, pro herbaĉoj en nova parko. Mi, kutime purema, ne volas tia kuŝiĝi en fera lito. Sed troa laco obstine trenas min al ĝi. Rigidas la manoj kaj piedoj, vakas la cerbo. Kaosas la animo. Kio okazis hieraŭ vespere? Mi devas unue min varmigi sub litkovrilo! En la aĝo de 17 jaroj. Hu, prefere restu 16-jara! Iuvespere, paĉjo vokis min en sian ĉambron. Mi antaŭsciis, ke li donos lecionon pri granda afero, kiel en ĉiu jaro el la pasinteco antaŭ mia vizito al lernejo. Mi havas 2 pli aĝajn fratojn. Paĉjo demandis, kio ni volas fariĝi elkreskinte. La 1-a frato respondis, ke li intencas esti terarmea ĉefkomandoro; la 2-a, granda doktoro; mi ne sciis, kion mi faru, mi do flustris, ke mi volas fariĝi nenio. Nubis la vizaĝo de la patro. Li ne havis ŝancon viziti lernejon pro malriĉo de la familio; poste li do plej abomenis tiujn, kiuj estas nelernemaj."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040