china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Han Hong kaj ŝiaj kantoj
(GMT+08:00) 2008-06-19 15:42:05

Karaj amikoj, la tibet-nacieca kantistino Han Hong nun ege viglas sur la tereno de populara muziko de Ĉinio. Per siaj natura fajna voĉo kaj distingiĝa verkado kaj komponado ŝi estas aprobata de multaj fervoruloj. Hodiaŭ ni konigu al vi Han Hong kaj la de ŝi prezentitajn kantojn.

Han Hong naskiĝis en Changdu de Tibeto. Ŝia patrino estas fama tibetnacieca kantistino. Influate de la patrino, de infaneco ŝi ege interesiĝas pri muziko. 14-jara, ŝi gajnis premion en landskala konkurso de voĉmuziko. Poste ŝi vizitis fakan artan universitaton por studi voĉmuzikon. En la jaro 1995 en muzika televida konkurso organizita de la Ĉina Centra Televidstacio ŝi gajnis kupran premion per la kanto "Himalajo" kun densa tibetnacieca stilo kaj pro tio ŝi debutis en la ĉina muzika rondo. Pli poste, ŝi verkis kaj kantis multajn kantojn, kiaj "Brilo sur neĝkovrita loko", "Hejmloko", "Ĉarmo en vento kaj pluvo" kaj "Tagiĝas" kaj pro tio ŝi estas multe ŝatata kaj laŭdata.

Karaj amikoj, vi nun aŭskultas ĝuste la kanton "Himalajo". Per vivecaj vortoj kaj ritma melodio la kanto esprimas la amon kaj dankemon de tibetnaciecanoj al la hejmloko. "Mi devenis de Himalajo, brakumas la palacon Potala. Mi plenkreskis dank' al tibeta butero kaj zambao, mi lavas mian longan hararon per la akvo de Jaluzangbo. Karuloj alportas al mi la blankan hadaon, admonas al mi ne forgesi revenon al Lasao. Vagante tra montoj kaj riveroj mi iris for de la hejmo por idealo, mi iam revenos al Himalajo, al mia hejmo."

La voĉo de Han Hong estas laŭte sonora kaj klara. Ŝia kantado estas libera kaj delikata en imponeco. Ŝi ne nur estas talenta kantistino, sed ankaŭ distingiĝas en verkado. La de ŝi verkitaj tekstoj estas senafektaj kaj sinceraj, la melodio lerte kombinas en sin la nacian muzikon kaj la popularan kaj tiel ŝiaj verkoj estas plenplenaj de densa nacia nuanco.

Jen estas la de ŝi verkita kaj kantita kanto "Hejmloko". Ŝi diris, ke la sento pri Tibeto en la sango estas la baza kialo por tio, ke ŝi senlace kantas por Tibeto. Tibeto estas ŝia hejmloko. Ekpensante pri Tibeto, ŝi do nature pensas pri buterteo, sekala vino, majestaj montegoj kaj intima familio… Ŝi kantos por la hejmo dum sia vivo.

En la kanto "Hejmloko", Han Hong per sia pura koro rakontas al la fervoruloj varman kaj karan Tibeton: la bluan ĉielon, blankajn nuberojn, belan melodion kaj elverŝas sian profundan nostalgion al la hejmloko.

Han Hong portas ankaŭ belan tibetlingvan nomon Gesangĝogma. Gesang signifas belan floron, ĝogma, knabinon. Dum sia infaneco ŝi vivis en Tibeto. Kvankam ŝi iris el Tibeto antaŭ multaj jaroj, tamen ŝi ankoraŭ estas centprocenta tibetano. Ŝi estas pureca, pieca kaj denaske senbrideca. Nun bonvole aŭskultu la kanton "Qinghai-Tibeta Altebenaĵo", la ĉefverkon spegulantan ŝian entuziasmon en kantado kaj "senbridecon" de la voĉo.

En pli ol dek jaroj ŝi gajnis plurajn eminentajn premiojn.

Fine de la hodiaŭa programero, ni apercu ŝian kanton "Ĉiela Vojo", la vojo ja estas Qinghai-Tibeta Fervojo, altitude plej alta kaj plej longa altebenaĵa fervojo en la mondo. La fervojo de la urbo Xining de la province Qinghai ĝis Lasao de Tibeto longas je 1 956 kilometroj, kaj oficiale ekfunkciis en la 1-a de julio 2006, post kvin-jara konstruado. En la kanto Han Hong, per alta patoso kaj pura sincereco, esprimas laŭdon al la konstruintoj de la fervojo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040