china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Fora Dancistino
(GMT+08:00) 2008-06-20 13:53:20

Mi konas pimpan dancistinon, venintan el la granda nordokcidenta regiono. Tiujare ŝiaj maniero propra al la landolima regiono kaj hazarda palpebrumo stampiĝis por ĉiam al mi en la memoro.

Antaŭ 20 jaroj, apenaŭ komenciĝis la reformado kaj malfermo, tial ankoraŭ depresiis literaturarta prezentado. Sed ĝuste tiam eksplodis "Flora Pluvo sur Silka Vojo" el la nordokcidenta regiono. Tiu ĉi danca dramo estas scene grandioza, muzike unuaklasa kaj dancalingve bunta kaj abunda. Aparte menciinde estas, ke ĉefdancistino, kiu ludis la rolon Yingniang, absorbadis ĉiujn spektantojn. Sekve, almenaŭ 100 kantodancaj ensembloj de la tuta lando svarmis al la nordokcidenta regiono ne nur por ĉeloke lerni ĝin, sed ankaŭ por forlogi dancistinojn kia tiu ludanta la rolon Yingniang.

Ankaŭ mi, sendita de mia trupo. Mi aperis memfida kaj pro tio, ke nia trupo troviĝas en urbego, ĉemare situanta kaj ekonomie evoluinta, kaj pro tio, ke mi kunportis multegon da mono. Sed mi fiaskis post pluraj manovroj! Kiam mi vidis min en sakstrato, iu amiko el la ensemblo alportis ideon. Li diris, ke vilaĝa knabino dungiĝas provizore en kulturlabora grupo de malgranda gubernio, malproksima je 150 kilometroj; ŝi, ege simila al Yingniang, ja havas ioman protagonisteco, kvankam ŝi ne ricevis oficialan trejniĝon.

Mi sekvis la amikon. Tiam ŝi faris provadon sur simpla terscenejo. Ŝi provis hindan dancon, kio vidiĝis el tio, ke ŝi, eble nur 16-jara, portis ruĝan makulon sur la glabela mezo, lazuran sarion sur la kapo kaj argilan poton sur la verto. Ege elastis siaj membroj kaj talio kaj pasiis la okuloj. Emerĝis gusto aparta kaj neeldirebla, kiam ŝi, muzike akompanate, trotetis tien kaj reen. Post finiĝo de ŝia provado, ni paŝis al ŝi kaj eldiris nian intencon. Ŝi tuj konsentis.

"Vere mi povas danci ĉe la maro?" ŝi gaje demandis kaj alĵetis koketan rigardon, al kiu mi neniel povis rezisti.

Veninte al Ŝanhajo, ŝi fariĝis vera Yingniang. Saĝa kaj ĉarma, ŝi elvolvis tiun rolon freŝe kaj klare, en la danca dramo "Flora Pluvo sur Silka Vojo" kaj rapide steluliniĝis.

Ŝi loĝis en la sidejo de nia trupo. En libera tempo ŝi starigis pergolon antaŭ sia ĉambro. Somere ŝiaj vinberoj altentis geaktorojn kaj aliajn. Brilis ankaŭ ŝia lerteco en rostado de ŝakliŝo. Post prezentado ŝi aĉetis viandon de bovo aŭ ŝafo, tranĉis ĝin kaj tredis stangetojn tra viandaj pecetoj per la graciaj fingroj, rostis ilin sur de ŝi mem konstruita forno kaj regalis kamaradojn, kiuj estis jam tre malsataj. Ho, kia knabino, kapabla, bonkora kaj helpema!

Tamen aperis bedaŭrindeco! Post 2 jaroj, ŝiaj gepatroj venis el la provinco Gansu por ŝin forkonduki, ĉar ŝi jam estis fianĉiginita al filo de sekretario de gubernia komitato de la Komunista Partio de Ĉinio! Povante fari nenion, ŝi kolektis siajn objektojn.

Antaŭ ol foriri kun la gepatroj, ŝi faris lastan rostadon. Ĉiu el la geaktoroj, oficistoj kaj laboristoj de la trupo ricevis porcion. Adiaŭa tristo eklipsis rostan bonodoron kaj ŝafaĵan bonguston, longe disetenditajn tra la manĝejo.

Pasis pli ol 20 jaroj. Mi firme konvinkiĝas pri vigla vivo kaj eterna juneco de la fora dancistino.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040