china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Duepoka Romanisto
(GMT+08:00) 2008-06-26 09:22:24

Naskita en Haiyan de la sudorienta provinco Zhejiang, 1960, Yu Hua komence servis en la Kultura Halo de la gubernio Haiyan kaj Kultura Federacio de la urbo Jiaxing, sed nun faras verkadon en Pekino. Li komencis la verkadon en la jaro 1983, estante 23-jara. Li fariĝis pli kaj pli fekunda dank' al diligento. Liaj ĉefaj verkoj estas romanoj "Vokado en Pluveto", "Vivado" kaj "Sangovendo de Xu Sanguan" kaj esearo "Anima Manĝaĵo", kiuj jam eldoniĝis ankaŭ en aliaj landoj tradukite en la lingvojn anglan, francan, germanan, hispanan, italan, japanan, korean, nederlandan, norvegan kaj aliajn. "Vivado" kaj "Sangovendo de Xu Sanguan" samtempe elektiĝis en dekon da plej influaj verkoj de Ĉinio en la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento. Kaj tiu lasta eĉ kiel unu el cento da leg-end-aj libroj en Korea Respubliko.

Lingvaĵo de Yu Hua karakterizas sin per propreco, simplo, subtilo kaj akro. Li malfermis por ni mallarĝan pordon de la homeco, pri sufero, morto, disiĝo kaj pento. Lastatempe aperis romano titolita "Fratoj", tiel ke legantoj ne vane atendis 10 jarojn.

"Estas tre interese priskribi tian vivon. Antaŭ kelkaj jaroj mi veturis alilanden. Oni demandis, ĉu tio ĝenis mian verkadon. Mi respondis, ke ne. Same oni devas preni manĝon kaj akvon, ĉu ne? Kiam mi rakontis al alilandaj legantoj kaj raportistoj pri mia infaneco kaj kio okazis en la tempo de la kultura revolucio, ili diris, ke tio estas neebla, tute absurda. Mi ja travivis 2 epokojn; la 1-a estis asketisma kaj kontraŭhumanisma – mi esprimis ĝin per simplaj vortoj, fakte ĉio estis ege abunda; la 2-a, de inundo volupta kaj homeca. Sume nur 40 jarojn, homoj naskitaj en la fino de la 70-aj jaroj aŭ pli poste ne spertis tion, kio do estas riĉaĵo de niageneraciaj verkistoj. Okcidentanoj, se eĉ 100-jaraj, pasigis nur laŭgradan ŝanĝiĝon en unu epoko. Sed mi, jam du, antipode malsamajn. Oni povas esprimi tian metamorfozon per la vorto 'fisio'. Jen kiaj 2 epokoj, neniel imageblaj! Jardeko, de 78 ĝis 89, vekas ĉies sopiron. En la 80-aj jaroj daŭris movado de ideologia liberigo, frakasi ĉiajn katenojn, rompi diversajn prohibojn. Sed post la 90-aj jaroj ni subite trovis, ke nenio restas, kaj ĉia klopodo en la 80-aj fariĝis ridindaĵo, ĉar estis superflue. Mi mem provis kaj luktis. Mi serĉadis iun elirpunkton en la verkado de 'Vivado' kaj 'Sangovendo de Xu Sanguan'. Mi provis pozitive priskribi tiun epokon, penante prezenti respektivajn apartaĵojn de la 2 epokoj. Dume mi maĉadis tiun demandon, ĉu mi povus penetri tien, kie sin kaŝas valoro de la kultura revolucio (1966—1976), se mi priskribus sole la periodon de la kultura revolucio sen teni trafan elirpunkton. Aliflanke, mi same bezonas bonan elirpunkton. Same, ke mi ne trafus valoron de la 2-a epoko, se mi verkus sole pri ĉi epoko. Kaj jen, subite mi vidis la lumon, ke kiam mi kunigas la 2 kontraŭajn epokojn, ili reciproke sin heligas kaj reliefigas. Kompreneble, ĉio estas aŭtentika travivaĵo, sen simpla komparado."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040