china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Elektitaj pecoj de ĉinaj operoj
(GMT+08:00) 2008-07-10 16:30:21

Karaj amikoj, la 1-a de julio estos la 87- datreveno de fondiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio. Memore al la tago hodiaŭ ni elsendos elektitajn pecojn el ĉinaj operoj, la pecoj esprimas la ĉarmon de ĉinaj eminentaj komunistoj kaj ilian sinforgesemon por fondi la novan Ĉinion.

Jen estas la kanto "Honghu, akva mond', ondon pelas ond'" el la opero "Ruĝa gvardio sur lago Honghu". La ĝuoplena kanto, per lirika melodio kaj alegra ritmo, elverŝas la sinceran senton de la ĉefrolulino de la opero nomata Han Ying al la hejmloko kaj la popolo. La kanto estas ege populara kaj estas unu el la eminentaj pecoj de ĉinaj operoj. "Mia hejmo apudas ĉe la lago Honghu. Matene ni retfiŝas sur la lago, vespere hejmeniras kun abunda rikolto." En la 60-aj jaroj de la lasta jarcento, la kanto estis esperantigita. Bonvole aŭskultu ĝin:

La opero "Ruĝa gvardio sur lago Honghu" estis verkata en la jaro 1959. Temas, ke geriltaĉmento gvidata de la Komunista Partio, en la ĉina centra provinco Hubei, en la 30-aj jaroj de la lasta jarcento, batalis kontraŭ la reakcia reĝimo. La kanto densas je indiĝena nuanco.

Nun bonvole aprecu alian pecon el la sama opero "Sen larmoj, malĝojo". Por protekti popolamasojn, kompartianino Han Ying estas kaptita de malamiko. En malluma kaj malseka malliberejo ŝi plenverve kantas la kanton, retrorigardante sian kreskadon kaj esprimante sopiron al la kunbatalantoj kaj la fidon al la neevitebla venko de la revolucio.

"La luno sidas alte en la ĉielo, la vento aŭtuna sulkas la akvon; ho, la lago Honghu, mia hejmloko, mi vivas ĉe vi de la infaneco. Vidante la akvon en la lago, mi fariĝas senkompare firma; aŭdante la ondojn en la lago, mi fariĝas plenenergia. Sen larmoj, sen malĝojo, nur malamo al la malamiko."

Liu Hulan estas alia fama heroino de nia lando. En la jaro 1947, ŝi, nur 15-jaraĝa, estis kaptata de la malamiko. Serioze torturate ŝi estis firmvola kaj fine estis mortigita de la malamiko. La opero "Liu Hulan" rakontas pri ŝi.

Karaj amikoj, nun vi aŭdas pecon el la opero "Liu Hulan": "Neĝadas en frosteco". Liu Hulan rakontas al la samvilaĝanoj informon pri venko el batalfronto. La melodio serena, glata kaj plena de ĝojo, priskribas la karakteron entuziasman, senĝenecan kaj optimisman de Liu Hulan.

La muziko de la opero "Liu Hulan" prenas popolkanton de la provinco Shanxi, norda Ĉinio kiel sian fonon kaj ankaŭ sorbis muzikan trajton de loka opero, kaj pro tio, sukcese modlis la heroinan figuron de la kompartianino, senlime fidela al la partio kaj popolo. Bonvole aprecu faman pecon el la opero "Riveron post rivero, monton post monto". Ĝin kantas Liu Hulan, kiam ŝi adiaŭas sian armeon. La melodio serena, ĉarma, intima kaj fervora spegulas ŝian amon al la hejmlando kaj ŝian honestan kaj sinceran senton al la popola armeo.

"Pasante riveron post rivero, monton post monto, la trupo marŝas al la batalfronto. Ne zorgu la aferon en la postfronto. Timante nek venton nek ondon, nek malfacilon, nek danĝeron, ni diligente laboros plimulte por pli frue gajni venkon. Ni revidos nin ĝis la tago de venko."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040