china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Heredado kaj disvastigado de kulturaj heredaĵoj de la nacieco Hezhe (foto) 
(GMT+08:00) 2008-07-14 11:02:17

Wu Baochen ĉiam tutforte sin dediĉas al heredado kaj disvastigado de la arto Yimakan. Li eĉ donis grandan energion por fari esploron. Surbaze de originaj kreaĵoj de Yimakan, kiuj estis ordigitaj de Wu Liangui, Wu Baochen aldonis sian komprenon.

Tamen estas nemalmultaj malfacilaĵoj por la arto Yimakan, kvankam homoj havas entuziasmon pri tio. Manko de heredantoj kaj ŝanĝiĝo de vivrimedo estas krizoj frontataj de Yimakan. En la 50-aj jaroj de la pasinta jarcento, tra la tuta lando estis pli ol dek homoj, kiuj scipovis kanti Yimakan, sed en la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, la nombro estis kvin. Sekve de forpaso de artistoj en la antaŭa generacio, restas malmultaj heredantoj. La hezhe-anoj, kiuj vivtenas per fiŝkaptado kaj ĉasado de generacio al generacio, frontas al problemo pri vivado. Pro manko de riĉfonto de fiŝkaptado, ili devigite forlasas lertan fiŝkaptadan kapablon kaj lernas teknikon de plantado. Vivmedio por tradicia arto ne plu ekzistas. Cetere la nacieco Hezhe ne havas sian propran ideogramon kaj estas malfacila ĝia populareco en granda sfero. La arto Yimakan, plej valora arto de la nacieco Hezhe frontas al danĝero de pereo kaj savado kaj protektado estas urĝaj. Kiel heredanto de Yimakan, Wu Baochen diris:

"Mi estas kvindek-jara, homoj kun sama aĝo ne lernas la arton, ne parolas pri lernado de postuloj al la arto."

La registaro tago post tago konscias la problemon. Post metito de katalogon de ŝtataj nemateriaj kulturaj heredaĵoj, koncernaj flankoj ellaboris detalan rimedon kaj paŝon por heredado. La urbo Tongjiang speciale fondis muzeon pri kulturo de la nacieco Hezhe kaj ĝardenon pri nacieca etoso kaj per tio oni povas konservi formon de tradicia loĝdomo de la nacieco Hezhe kaj samtempe kolekti kaj ordigi alian popolan arton de la nacieco Hezhe. De la jaro 2001, en ĉiu aŭtuno, okazas turisma festivalo de la nacieco Hezhe kaj en la festivalo funkcias koncerto kaj dancprezento de la arto Yimakan kaj tio grande disvastigas la popolan arton de la nacieco Hezhe.

Tamen laŭ sinjoro You Lijun, vicurbestro de la urbo Tongjiang, por naciminoritato kun malmultaj loĝantoj, estas ne sufiĉe, ke nur fakuloj kaj erudiciuloj faras savadon kaj kolektadon de nemateriaj kulturaj heredaĵoj de indiĝenaj naciecoj, necesas lasi al popolaj artoj baziĝi kaj vivi en la popola socio.

Por tio, la loka registaro ellaboris planon. Per lokaj kulturaj stacioj, ofte okazas kulturaj aktivadoj kun trajtoj de la nacieco, maljunuloj konigas kaj instruas al junuloj tradiciajn kantojn, muzikaĵojn, vivrimedon kaj lingvon de la indiĝenaj naciecoj kaj lokaj lernejoj funkciigas kurson pri ĝenerala scio de la nacieco por ke geknaboj povu koni indiĝenajn historion, kulturon kaj vivkutimon. Ankaŭ la loka registaro donas rekompenson al heredantoj de nacieca kulturo por ke ili heredu indiĝenajn tradiciajn artojn, kiaj literaturo kaj arto kaj metilerteco.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040