china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Muziko – ponto inter kulturoj
(GMT+08:00) 2008-08-09 00:03:20

Post sukcesa turneado en Ĉinio en la pasinta jaro la ĉina-germana komuna ensemblo – Junulo – Eŭropo – Festivalo de Klasika Muziko plue daŭrigis la ekzemplan kunlaboron en la kuranta jaro. Antaŭ la Pekinaj Olimpikoj, junaj muzikistoj el la du landoj prezentis altkvalitan koncerton al ĉinaj spektantoj sinsekve en Ŝanhajo kaj Pekino.

Karaj amikoj nun vi aŭdas la 31-an simfonion maĵora D de Mozarto "Parizo", unu el la programoj de la pekina koncerto de la Ĉina-Germana Komuna Ensemblo – Junulo – Eŭropo – Festivalo de Klasika Muziko, 2008. La koncerto okazis vespere de la 25-a de julio en la Koncerta Halo de la parko Sun Jatsen.

Junulo – Eŭropo – Festivalo de Klasika Muziko, fondita en Berlino, Germanio, en la jaro 2000 estas muzika festivalo por eminentaj junulaj ensembloj tra la tuta mondo. Ĝi estas rigardata de la mondaj junulaj ensembloj kiel la plej grava festivalo. Kadre de ĝi okazas aktivadoj dum ĉirkaŭ 20 tagoj en ĉiu somero. De la lasta jaro iras tri-jara ĉina-germana komuna programo. En 2007 fondiĝis ĉina-germana komuna ensemblo kun 70 membroj el la Germana Junula Simfonia Ensemblo kaj Ŝanhaja Muzika Konservatorio. La ensemblo, gvidate de fama direktisto sinjoro Tang Muhai, turneis en ses ĉinaj urboj kaj akiris grandegan atingon. En la kuranta jaro Ŝanhaja Muzika Konservatorio de Ĉinio kaj Munkena Muzika Konservatorio de Germanio partoprenis en interfluo kaj kuna prezentado. Junaj muzikistoj el la du landoj refoje kunlaboris kaj pere de muziko transkomunikis amikecon.

La koncerto de ĉina-germana komuna ensemblo kadre de Junulo – Eŭropo – Festivalo de Klasika Muziko, 2008 estas parto de la seriaj kulturaj aktivadoj de la Olimpikoj, kaj monde fama direktisto Tang Muhai estis direktisto kaj ĝenerala direktoro de la turneo. Sinjoro Tang Muhai estas monde konata majstro konstruanta muzikan ponton inter la oriento kaj okcidento. Li diplomitiĝis el la Ŝanhaja Muzika Konservatorio, poste studis plu en Germanio en la kurso de direkta majstro de la Munkena Muzika Konservatorio. En 1983, invitite de direktisto-majstro Herbert von Karajan, Tang Muhai direktis koncerton de la Berlina Filharmonio, kaj poste laboris kiel direktisto en diversaj famaj ensembloj de la mondo. Li estas kontenta pri la studentoj de la komuna ensemblo en interfluo kaj kunlaboro. Li diris:

"Kiel kunlaboras la personoj kun du kulturoj el la du landoj, tio estas nova temo emocia. Kunlabori kun la junuloj ege min interesas. Ilia spirita fizionomio estas supera kaj ili mem ofte sin prezentas mirige."

Grava simbolo de Junulo – Eŭropo – Festivalo de Klasika Muziko estas kunfandiĝo de klasiko kaj moderno. En la koncerto, la spektantoj povas ne nur aŭskulti ĉefverkojn de Betoveno, Mozarko, Baĥo kaj aliaj majstroj, sed ankaŭ sperti premieron de du modernaj komponaĵoj respektive de germana komponisto Anno Schreier kaj ĉina komponisto Wen Deqing sub la sama titolo "En konkuro". La du komponaĵoj kun tute malsamaj stiloj estas alia ekzemplo de dialogo kaj interfluo inter du kulturoj.

Nun bonvole aŭskultu pecon el la komponaĵo de Anno Schreier "En konkuro":

Nun bonvole aŭskultu pecon el la komponaĵo de Wen Deqing "En konkuro".

La komuna ensemblo fondita nur antaŭ semajnoj donis prezentadon sur scenejo post ekzercado de ĉirkaŭ dek tagoj kaj akiris fierindan atingon. Tio sendube ne disigeblas de la klopodado fare de direktisto Tang Muhai, kiu povoscias la du lingvojn kaj kulturojn kaj ilian maksimuman kunfandiĝon. Juna spektantino diris:

"La ensemblo el du-landaj studentoj povas fari tiel bonan prezentadon nur post 10 tagoj da ekzercado. Estas brave! Laŭ mi, tio estas kontribuo de direktisto Tang. Lia direktado estas plena de patoso."

La kuna ekzercado kaj prezentado ja estas neforgesebla por la membroj de la ensemblo. Babara Stegmann el la Munkena Muzika Konservatorio diris al nia raportisto:

"Je la komenco de la ekzercado mi sentis grandegajn diferencojn inter la du kulturoj. Laŭ mi, estas ege mirinde, ke nur post dek tagoj ni sukcesis en perfekta kombiniĝo. Tio pruvas, ke malsamaj kulturoj povas kunfandiĝi."

Ŝia kunlernanto Vadim von Liebigg diris:

"Ĉifoja muzika praktikado ja estas multe fruktodona. Ni lernis de la majstra direktisto Tang Muhai multe da scioj, kiujn ni ne povas ellerni en lecionoj. Estas interese, ke la ekzercado iris en du lingvoj alterne. Mi estas multe favorata de la aktivado."

Post la turneado en Ĉinio, la komuna ensemblo daŭrigos siajn ekzercadon kaj interfluon en Germanio. Espereble, la junaj muzikistoj el la du landoj, kiel ilia instruisto Tang Muhai, starigos unu post alia ponton de interfluo kaj interkomunikado inter la du landoj Ĉinio kaj Germanio, kiuj distancas inter si tiel malproksime kaj posedas profundajn kulturajn enhavojn kaj longedaŭrajn muzikajn tradiciojn.

Karaj amikoj, ĵus vi aŭdis raporton pri turneado farita de la ĉina-germana komuna ensemblo – Junulo – Eŭropo – Festivalo de Klasika Muziko, 2008.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040