china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

"Flugu kune" – Olimpikaj kantoj
(GMT+08:00) 2008-08-11 16:38:59

Karaj amikoj, dum la Olimpikoj en Ĉinio ĉie regas festa atmosfero. Hodiaŭ ni konigu al vi Olimpikajn kantojn, ni kune ĝuu la olimpikan forton kaj la fierecon de la ĉina popolo.

Jen estas la kanto "Flugu kune", prezentita de ĉinaj famaj kantistino Tan Jing kaj kantisto Yan Weiwen. Per densa ĉina trajto kaj alta patoso, la kanto eksplikas la distingiĝan komprenon kaj klarigon pri la olimpika spirito fare de la ĉina popolo kaj esprimas la deziron kaj fidon de ĉinoj pri sukcesa okazigo de la Pekinaj Olimpikoj. "Flugu kune, viaj fratoj, miaj fratinoj; flugu kune la landanoj kaj la mondanoj. La amikeca kolora rubando prosperigu la burĝonon pacan; la idealoj refoje kunligiĝas, kaj fiere flugas en la espero."

Intervjuate de nia raportisto, kantistino Tan Jing diris, ke la kanto "Flugu kune" estas kanto spegulanta la olimpikan spiriton. Ŝi esperas, ke dank' al la kanto pli da amikoj venos al Ĉinio, pli multe konos Ĉinion. Ŝi diris:  

"La kanto koncentre spegulas la olimpikan spiriton. Ĉe la momento ĉiuj mondanoj estas gefratoj. La Olimpikoj iam superas la sportan konkurson, kaj pli multe spegulas la amikecon, pacon kaj amon de la tuta mondo. Oni esperas dank' al la konkursoj amikiĝi kun pli multaj personoj, koni amikojn el diversaj lokoj de la mondo. Plej gravas, ke oni venu al Ĉinio kaj plimulte konu Ĉinion."

Kiam Pekino sukcesis en peticiado de la Olimpikoj antaŭ sep jaroj, la Pekina Olimpika Organiza Komitato ekkonsideris muzikan verkadon por la Pekinaj Olimpikoj, kaj en 2003 komencis publikan varbadon pri olimpikaj muzikaĵoj. La komitato faris kvar ĉirilatajn juĝadojn, kiuj estis vaste partoprenataj de diversaj socirondoj kaj aperis multege da ĝuoplenaj kaj vaste aprobataj olimpikaj kantoj. Nun bonvole aŭskultu la kanton "Firmamento", prezentitan de kantistino Tan Jing en la angla lingvo. La kanto esprimas la belan imagon kaj atendon de la ĉina popolo al la Pekinaj Olimpikoj.

De la komenco Tan Jing aktive partoprenas en la varbado, kaj kontribuis al la varbado kantojn kiaj "Flugu kune", "La mondo diras al mi", "Himno pri Olimpikoj" kaj "Firmamento". Ŝi diris, ke ŝi volas per muziko, la lingvo komprenebla por la tuta mondo, transkomuniki la eminentan ĉinan kulturon, la koron de la ĉina popolo aspirantan al paco kaj evoluado, la amikecon de la ĉina popolo kaj ties strebadon al belaj aferoj. Ŝi diris:

"La Pekinaj Olimpikoj estas grava evento por ĉinoj. Ni ĉiuj esperas laŭeble plimulte partopreni en ĝi. Mi, kiel kantistino, esperas doni per mia propra kantvoĉo stimuladon al la Olimpikoj kaj ankaŭ esperas, ke dank' al mia kantvoĉo la spektantoj de la tuta mondo vidos ankoraŭ pli junecan kaj disvolviĝantan Ĉinion. Ni diversmaniere klopodas por tio."

Dum la kvin-jara varbado, ĉu ordinaraj popolanoj, ĉu profesiaj muzikistoj, senescepte komponis entuziasmajn kantojn por la Pekinaj Olimpikoj. Kaj en ĉiu kanto estas nefindirebla rakonto kaj sincera atendo.

Jen estas la kanto "Trans montoj kaj riveroj" prezentita de kantisto Zhou Jielun el Taiwan de Ĉinio. En la jaro 2007 Zhou jam volis verki kaj prezenti kanton por la Pekinaj Olimpikoj kaj ekvarbis tekston de la tuta terglobo. Bedaŭrinde, la kontribuaĵoj ne estis idealaj. Li do povis nur peti faman muzikiston Fang Wenshan de Taiwan. La lasta plenumis skizon dum semajno kaj poste ĝin poluradis vorto post vorto, frazo post frazo, klopodante por speguli la spiriton kaj kulturan nuancon de ĉinoj. Zhou ege kontentis pri la teksto kaj kelkajn tagojn poste ekkomponis, kaj fine sendis la registritan kanton al la Oficejo pri la Varbado.

La kanto kunfandas rokmuzikon kaj ĉinstilan melodion kaj kombinante la stilojn ĉinan kaj okcidentan reliefigas la batalvolon kaj ambicion de ĉinoj. "Pasante riverojn kaj montojn, sennombrajn nigrajn noktojn, mi atendas la helan lunon. Mi estas rezoluta por antaŭenmarŝi kaj absolute ne retroiri. Sonĝo kaj espero flugas, al ili mi strebas. Pro la celo mi neniam laciĝas, la celon mi superos, pasante trans montojn kaj riverojn."

En la varbado partoprenis pli ol 2 000 eminentaj profesiaj muzikistoj kaj pli ol 50 000 amatoroj. La miriga nombro vivece pruvas la grandegan alvokivon de muziko en la historio de la modernaj Olimpikoj, kaj ankaŭ enkorpigas la entuziasman partoprenadon kaj aktivan subtenon de la ĉinaj diversnaciecaj popolanoj al la Olimpikoj. Nun bonvole aŭskultu la kanton "Gloro" verkitan kune de fama muzikisto Bao Bida el Hongkong kaj fama muzikisto Huang Xiaomao el la interna loko. La sentoplena kaj impona kanto elvolvas la humanisman brilon iniciatatan de la olimpika spirito.

Jen estas la kanto "Gloro" prezentita de Guo Rong. "La etendiĝantaj flugiloj portas gloron, kun idealo eterna. La okuloj estas plenplenaj de flagraj larmoj. La libera koro emancipiĝas, la silenta firmeco ĝojemociiĝas. Ĉiu sento estas forto. La veraj sentoj kompakte ligiĝas, kaj ĉe tiu ĉi momento la okuloj de la mondo malfermiĝas."

Je la fino, bonvole aŭskultu la kanton "Pekino, mi amas vin".

Antaŭ la Olimpikoj, Pekino estas preta renkonti amikojn el diversaj lokoj de la mondo. Pekino estas plena de memfido, ke ĉiu alvenanta amiko ŝatos kaj amos Pekinon.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040