china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Eminenta sciencisto Shen Kuo
(GMT+08:00) 2008-08-15 17:46:11

En la dinastio Song de la 10-a jarcento ĝis la 13-a, estis la ĉefa tempo de disvolviĝo de scienco kaj tekniko de la antikva Ĉinio. Eminenta sciencisto Shen Kuo vivis ĝuste en tiu tempo. La de li verkita "Notoj skribitaj en sonĝo" rakontas serion da brilaj atingoj akiritaj de la antikva ĉina popolo en scienco kaj tekniko kaj estas majstra verko enciklopedieca pri la antikva scienco. Ĝi okupas ekstreme gravan pozicion en la monda sciencteknika kaj kultura historio.

Shen Kuo naskiĝis en la jaro 1031 en ŝtatoficista familio en Zhejiang, orienta Ĉinio. Lia patro Shen Zhou oficis en pluraj lokoj. Shen Kuo sekvis sian patron al diversaj lokoj, li do havis ŝancon kontaktiĝi kun la socio kaj koni morojn kaj kutimojn de diversaj lokoj. Ankaŭ lia patrino estis klera. Tio estis malofta en la ĉina feŭda socio. Edukate de la patrino Shen Kuo lernis diligente kaj en sia 14-jara aĝo legis preskaŭ ĉiujn librojn konservatajn en la hejmo.

En la ĉina feŭda socio, elstaraj intelektuloj povis fariĝi ŝtata oficisto kaj ilia idealo estis fariĝi ŝtata oficisto kaj administri la ŝtaton. Shen Kuo fariĝis ŝtata oficisto kiam li aĝis pli ol 20 jarojn. Lia kariero kiel ŝtata oficisto estis sukcesa kaj li mem plurfoje estis promociita.

Shen Kuo tre ŝatis studi sciencon kaj lia oficista kariero donis al lia esplorado kaj verkado tre grandan influon. Li iam servis al la imperiestra biblioteko kaj legis multegajn librojn kaj pro tio fariĝis tre erudicia; li pli longe servis al la tiama ŝtata observatorio, respondecis pri astronomia observado kaj ellaborado de kalendaro. Tiam li transformis plurajn tradiciajn astronomiajn aparatojn kaj ilin pli precizigis; por determini la pozicion de la Norda Stelo, li desegnis pli ol 200 grafikaĵojn kaj faris konkludon, ke la Norda Stelo devias je pli ol 3 gradoj de la Norda Poluso. Li ankaŭ verkis multe da astronomiaj verkoj. En siaj malfruaj jaroj li prezentis tute novan kalendaron bazitan sur la ĉinaj tradiciaj 24 sunperiodoj. La kalendaro estis simpla kaj konciza kaj povis facile gvidi agrikulturajn aferojn.

Shen Kuo ankaŭ servis kelkajn jarojn en nordokcidenta limregiono. Tiam periferiaj nacimalplimultoj de tempo al tempo invadis la dinastion Song kaj okazis pluraj konfliktoj pri limregionoj. Farante rajtigite intertraktadon pri limoj, li detale studis arkivojn, desegnis aparte precizan mapon, konvinkis aliajn per rezonado. La senditoj de kontraŭa flanko surpriziĝis pro la sciencaj rimedoj de la dinastio Song kaj ne plu arbitre postulis teron.

Pro politika miskonduto Shen Kuo ne estis plu alte taksata, do li sin dediĉis ekskluzive al scienca esplorado. La temoj estis tre vastaj. Li esploris militarton en la pasinteco, ŝtatajn financajn kaj ekonomiajn politikojn kaj tiel plu, celante riĉigi la ŝtaton kaj potencigi la armeon; li esploris akvoutiligan konstruadon, celante solvi problemon pri agrikultura produktado; kaj li esploris geografion kaj rilatojn inter naciecoj, celante mildigi konflikton inter naciecoj. Li ankaŭ faris profundan esploradon pri medicino. Kaj korteganoj kaj ordinaruloj lin vizitis pro malsano. Li tenis profundan kulturecon pri muziko, poezio, pentro-arto kaj similaj. En la verko "Notoj skribitaj en sonĝo", li faris profundan esploradon kaj mirindan eksplikon pri antikva muzika teorio, muzika komento, ludado kaj farado de muzikiloj, voĉresonanco kaj aliaj, notis multajn distingiĝajn rakontadojn. Pro ĉio ĉi la verko ja estas trezora heredaĵo pri disvolviĝo de la historio de ĉina muziko.

Li estis rigora en esplorado, alte atentis praktikadon. Pro siaj abundaj praktikado, kariero kaj erudicieco li fariĝis enciklopedieska persono malofte trovebla en la ĉina antikveco. En siaj malfruaj jaroj li sin dediĉis al verkado kaj notis siajn travivaĵojn kaj sciencan esploradon en la verkon "Notoj skribitaj en sonĝo". La verko konsistis el 30 volumoj kun pli ol centmil ideogramoj kaj enhavis sciencon, historietojn, arton, kaligrafion, pentroarton kaj kuriozajn aferojn. La temo pri scienco tuŝis matematikon, astronomion, fizikon, kemion, metalurgion, mekanikaĵon, biologion, agronomion, medicinon kaj aliajn. Multaj sciencaj atingoj notitaj de li atingis la plej altan nivelon de tiama mondo.

En sia verko li ege detale notis tipografion, unu el la ĉinaj kvar gravaj inventoj. En la 19-a jarcento oni faris pli ol centmil ideogramojn laŭ la notoj en la verko kaj presis librojn per argilaj ideogramoj. La "Notoj skribitaj en sonĝo" la unua informis pri kompaso, unu el la kvar gravaj inventoj de Ĉinio. Kaj plie, post multfoja eksperimentado li faris gravan korekton al ĝi kaj prezentis, ke la montrilo de kompaso montriĝas ne al preciza sudo, sed iom sudoriento. Tio estas pli frua je 400 jaroj ol tio, ke Christororo Colombus trovis geomagnetan deklinacion. Shen Kuo ankaŭ prezentis la doktrinon, ke la luno rivoluas ĉirkaŭ la tero, la tero rivoluas ĉirkaŭ la suno. Tio estas plifrua je pli ol 400 jaroj ol la heliocentrismo de Gebaini. Ĉio ĉi atestas, ke la verko "Notoj skribitaj en sonĝo" ja estas altvalora heredaĵo en la monda sciencteknika historio. Brita fama specialisto pri la historio de scienco doktoro Joseph Needham proklamis la verkon "koordinato en la ĉina scienca historio". Por rememori lian meriton koncerna internacia organizo titolis la astroidon n. 2027 "astroido Shen Kuo".

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040