china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Antikva sciencisto Xu Guangxi
(GMT+08:00) 2008-08-22 16:55:41

De la fino de la 16-a jarcento ĝis la komenco de la 17-a, okcidentaj predikistoj sinsekve venis al Ĉinio prediki kaj samtempe ili alportis al Ĉinio modernajn esplorajn atingojn pri natura scienco. Ĉina erudiciulo Xu Guangxi aktive kunlaboris kun okcidentaj predikistoj por konigi al la ĉina intelektula rondo progresintajn sciencojn de Eŭropo kaj fariĝis la plej eminenta sciencisto de Ĉinio en tiu epoko.

Xu Guangqi naskiĝis en la jaro 1562 en Ŝanhajo. Kiel miloj kaj miloj da intelektuloj, ankaŭ li deziris fariĝi oficisto en la ĉefurbo Pekino. Tamen poste li konatiĝis kun la eŭropa predikisto Matteo Ricci, pro tio li finfine fariĝis eminenta sciencisto.

Ĉirkaŭ la jaro 1600 li venis de Ŝanhajo al Pekino por partopreni en kortega ekzamenado. Kiam li haltis en Nankino, li aŭdis, ke tie estis predikisto Matteo Ricci, kiu ofte konigis sciencajn sciojn el la okcidento. Iuj intelektuloj en Nankino ŝatis konatiĝi kun li. Ankaŭ Xu Guangqi konatiĝis kun li. Xu aŭskultis rakontadon fare de Matteo Ricci pri sciencaj veroj, kiujn li neniam legis en libroj. De tiam li ege interesiĝis pri okcidenta scienco kaj li mem fariĝis devota katoliko.

Metteo Ricci disvastigis sciencajn sciojn, celante oportunigi predikadon. Laŭ li la predikado devas esti subtenata de la ĉina imperiestro, kiu tamen tiam malpermesis predikadon en Pekino. Li antaŭ ĉio amikiĝis kun lokaj potenculoj, por ke la lastaj helpu al li antaŭ la ĉina imperiestro. Poste li estis permesata viziti la imperiestron en Pekino kaj estis privilegiita prediki en Pekino.

Post kelkaj jaroj Xu Guangqi fariĝis ŝtata oficisto en Pekino. Dank' al sia kontaktiĝo kun Matteo Ricci kaj aliaj okcidentaj predikistoj, li opiniis, ke lernado de okcidenta scienco favoras al potencigo de la ŝtato, li do decidis inviti Matteo Ricii kiel sian instruiston kaj lerni de li astronomion, matematikon, geodezion, fabrikadon de armiloj kaj similajn, kaj tiel komenciĝis la amikeco kaj kunlaboro inter li kaj Matteo Ricii dum dekoj da jaroj.

Li tradukis okcidentajn sciencajn verkojn, en tio kuŝas lia signifo por la scienca disvolviĝo de tiama Ĉinio. Kunlaborante kun Matteo Ricci, li tradukis la faman matematikan verkon "Eŭklidaj Elementoj". En la tradukado li poluris foj-refoje vorton post vorto dum pli ol unu jaro. La verko estas tradukita matematika verko unua en la ĉina historio. Krome, li tradukis ankaŭ sciencajn verkojn pri geodezio kaj akvoutiligo, kunlabore kun Matteo Ricci. Poste, sur la bazo de esplorado pri la ĉina antikva kalendaro kaj akceptante eŭropajn freŝajn sciencajn sciojn pri astronomio li sendepende faris esploradon pri astronomio kaj kalendaro kaj atingis tre altan nivelon. En 1629, aplikante okcidentajn astronomion kaj matematikon, li unuafoje akurate deduktis eklipson de la suno. En siaj malfruaj jaroj li organizis kompiladon de la grandtipa kalendaro "Kalendaro de Chongzhen", kiu enkondukis la konceptojn kiaj, la tero -- sferforma, longitudo kaj latitudo, kaj ludis gravan akcelan rolon al disvolviĝo de astronomio en Ĉinio.

Lia alia grava akademia kontribuo estas la de li kompilita verko "Agrikulturaj Disertaĵoj". La monumenta verko, longa je pli ol 700 000 ĉinaj ideogramoj, resumis spertojn de agrikultura produktado en la antikva Ĉinio, kolektis vaste materialojn pri agrikulturo, koncernaj politikoj kaj sistemoj, instrumentoj, karakterizoj de plantaĵoj, teknikoj, scioj kaj tiel plu, konservis abunde da historiaj materialoj. La verko estas titolita kiel "enciklopedio" pri agrikultura scienco kaj estas la plej kompleta dokumento pri agrikultura scienco en la antikva Ĉinio.

Xu Guangqi estis honesta, mildkora. Li dediĉis monon kaj objektojn donacitajn de la imperiestro por helpi malriĉulojn. Li amis sciencon kaj faris gravajn kontribuojn al la kampoj matematika, astronomia, kalendara, milita, agrikultura kaj aliaj. Dum sia vivo li skribis pli ol 10 verkojn kun pli ol 3 milionoj da ĉinaj ideogramoj, kaj per tio metis certan bazon de ideologio kaj tekniko al disvolviĝo de antikveco al moderno de pluraj naturaj sciencoj de Ĉinio.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040