china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Bonvenon al Pekino
(GMT+08:00) 2008-09-04 16:42:09

Karaj amikoj, la 29-aj Olimpikoj en Pekino estas soleno ne nur sporta, sed ankaŭ kultura. De la lasta junio iras "Renkontiĝo en Pekino, olimpikaj kulturaj aktivadoj 2008", unu el la gravaj kulturaj aktivadoj kadre de la Olimpikoj. Vespere de la 30-a de julio okazis en Pekino olimpika kantfestivalo de Ĉinio kaj Korea Respubliko "Bonvenon al Pekino". En la festivalo, la nunaj plej ŝatataj kantistoj el la du landoj prezentis grandiozan popular-muzikan solenon. 

Jen estas la kanto "Flugiloj", prezentita de la furora kantist-grupo "Yu – Quan" el la ĉina ĉeftero. La laŭta kaj libera melodio elverŝas stimuladon kaj komunikas patoson progreseman. "Post foj-foja malsukceso, mi ankoraŭ restas obstina; en la mondo ne troviĝas kateno por mi. La ĉielo donis al mi paron da flugiloj, per kiuj mi devas flugi; post nigra nubaro, vidiĝas sunlumo."

Ĉu ordinaraj popolanoj, ĉu literatur-artaj steloj, ĉiuj emociiĝas pro la Olimpikoj. Ĉe mencio de la Olimpikoj, emociiĝo legeblas sur la vizaĝoj de la du kantistoj el la grupo Chen Yufan kaj Hu Haiquan. Demandite pri la plej ŝatataj sportistoj, ili diris kun adoro la nomojn Liu Xiang, Guo Jingjing, Yao Ming kaj tiel plu. Ili ja estas fanoj de tiuj sportaj steloj.

"La tempo pasas palpebrume, la Olimpikoj jam estas ĉe la sojlo. Imageble, dum la Olimpikoj la ĉefaj roloj estos niaj sportistoj. Ni estas fanoj al ili."

Olimpika kantfestivalo de Ĉinio kaj Korea Respubliko "Bonvenon al Pekino" estis funkciigata kune de la ĉinaj Ministerio pri Kulturo, Ŝtata Ĝenerala Administracio pri Brodkasto, Kino kaj Televizio, pekina magistrato kaj Pekina Olimpika Organiza Komitato. Kolektiĝis en la vespero multege da steloj el Ĉinio kaj Korea Respubliko. Ili prezentis al la aŭskultantoj el la du landoj ĝuoplenajn kantojn, kiaj "Flugiloj", "La luno, mia koro", "Persistu ĝis la fino", "I believe" kaj "Amo el telefono". La kantoj stimulas la aŭskultantojn. Apud nia raportisto sidas 2-jara infano. Ankaŭ li svingas siajn brakojn. Reaktivas la kantistoj kaj la aŭskultantoj.


idola grupo Battle

Nun bonvole aŭskultu la kanton "Love you", prezentitan de idola grupo Battle el Korea Respubliko. La ritmoplena melodio kaj la brilaj dancmovoj levas la tajdon ĉe la aŭskultantaro.

La grupo Battle kelkfoje vizitis Pekinon. Alveninte al Pekino por la Olimpika kantfestivalo de Ĉinio kaj Korea Respubliko "Bonvenon al Pekino", ili sentis la grandegan ŝanĝiĝon de Pekino.

"Elaviadiliĝinte ni vidas grandiozajn ekspontabulojn pri Fuwa, talismano de la Pekinaj Olimpikoj. Multaj personoj ilin rigardas, apude sin fotas. Ŝajnas, ke vere inaŭguriĝus la Olimpikoj. Multaj portas vestojn kun olimpikaj markoj, la laborantoj sin okupas por la Olimpikoj."

La grupo ankaŭ pere de nia radio adresas bondezirojn al la Pekinaj Olimpikoj:

"La Pekinaj Olimpikoj baldaŭ komenciĝos. Ni alvenis al Ĉinio por celebri la solenon. Ni sincere esperas glatan okazigon de la Olimpikoj, ni des pli atendas ankoraŭ pli disvolviĝantan kaj potencan Ĉinion post la Olimpikoj. Klopodu plu!"

La vesperon prezidis kune anoncistinoj respektive el Ĉinio kaj Korea Respubliko. Kvankam ili parolas malsamajn lingvojn, tamen ilia kunlaboro estas ja harmonia. La anoncistino el Korea Respubliko ankaŭ estas kantistino multe ŝatata. Bonvole aŭskultu la de ŝi prezentitan kanton "Du personoj":  

La scenejo de la vespero estas dekoraciita per la ĉina nuanco. Antikveca memorportalo staras sur la moda kaj pompa scenejo, la flagrantaj lumoj direktiĝas al la aŭskultantoj. Pro la perfekta kombino de antikveco kaj moderneco la scenejo aspektas kaj solena kaj gajiga kaj plie, spegulas la fierecon kaj vivecon de Pekino, la gastiganta urbo de la Olimpikoj.

Bonvole aŭskultu alian olimpikan kanton "Vera heroo" prezentitan de la ĉina fama kantisto Lin Yilun. La teksto kaj melodio de la kanto komunikas la pozitivan spiriton de strebado.  

Lin Yilun estas konata kantisto en Ĉinio. Estas bonŝance por li, ke li povas partopreni en kantado de olimpika kanto; samtempe kun tio, kiel olimpika volontulo kaj torĉoportanto li partoprenas en pli da olimpikaj aktivadoj. La 4-an de julio, li, kiel torĉoportanto, partoprenis en torĉa stafetado en la ĉina antikva urbo Xi'an, nordokcidenta Ĉinio. Kvankam li kuris nur dekojn da metroj, tamen tio estas neforgesebla por li dum la tuta vivo.

"Iuj diris, ke la tempo por stafetado estas tro mallonga. Mi diru tamen, ke plej gravas, ke vi partoprenis en tio. Jam estas sufiĉe. Ja ne priskribeblas la entuziasmo kaj patoso de la popolanoj. Ni portas la torĉon, fakte, ni transkomunikas la spiriton."

En la vespero oni ankoraŭ projekciis kelkajn aŭdvidajn filmetojn, retrorigardante la kortuŝajn momentojn sur la olimpikaj konkursejoj. La klasikaj momentoj kaj transkomunikado de la sporta spirito estigas fervoron ĉe la aŭskultantoj, aŭdiĝas foje refoje tondra aplaŭdado.

Fine de la programero, bonvole aŭskultu la kanton "Kaŝflugiloj" prezentitan de fama kantistino Zhang Shaohan el la ĉina Taiwan. La aŭskultantaro iam eĥas al tiu ĉi varma kanto. "Mi scias, ke mi posedas paron da kaŝflugiloj, kiuj portas min al mia espero; mi vidas finfine, ke floradas ĉiuj sonĝoj."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040