china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Zhang Yimou, ĉefreĝisoro de inaŭgura kaj ferma ceremonioj de la Pekinaj Olimpikoj
(GMT+08:00) 2008-09-12 16:30:36

La Pekinaj Olimpikoj jam fermis sian kurtenon, ne nur la inaŭgura ceremonio kun grandioza fenomeno en la 8-a de aŭgusto, sed ankaŭ gaja ferma ceremonio en la 24-a de aŭgusto, donis profundan impreson al spektantoj. Ĉefreĝisoro de la inaŭgura kaj ferma ceremonioj estas ĉina fama reĝisoro Zhang Yimou. Nun ni konigu al vi la reĝisoron.

"En la 8-a de aŭgusto, la inaŭgura ceremonio de la Pekinaj Olimpikoj kameraita de Zhang Yimou kortuŝas la tutan mondon. Prezidanto de Internacia Olimpika Komitato Jacques Rogge diris, ke multaj homoj opinias, ke ĝi estas plej bela inaŭguro en la olimpika historio. Franca Novaĵ-Agentejo komentis, ke la inaŭguro de la Pekinaj Olimpikoj priskribas enhavoriĉan ĉinan historion de antikva dinastio ĝis moderna tempo. Ankaŭ brita ĵurnalo Sendependigo raportis, ke la inaŭguro aperigas ĉinan historion je 5 mil jaroj en kelkaj horoj kaj eksponas unu el plej antikvaj civilizacioj de la mondo."

Zhang Yimou 57-jara diplomiĝis el fako de fotografio de Pekina Filma Instituto. En la jaro 1985, Zhang Yimou kiel fotografisto, gajnis premion de plej bona fotografado de orakoka premio de la ĉina filmo kaj ankaŭ gajnis premion de tri internaciaj filmaj festivaloj, inkluzive de Havajlanda Internacia Filma Festivalo.

Post fotografado de la filmo "Flava Tero", Zhang Yimou sin turnis de fotografo al reĝisorado. En 1987, la unua filmo "Ruĝa Sorgo" kameraita de Zhang Yimou kaŭzis grandan eĥon kaj gajnis oraursan premion de Berlina Filma Festivalo. En 1990, filmo "Ju Dou" kameraita de Zhang Yimou rivalis por plej bona filmo per fremdlanda lingvo de Oskaro kaj tio estas la unua fojo, ke ĉina filmo aliĝis al la rivalado en Oskaro. Sekve serioj da filmoj kameraitaj de Zhang Yimou gajnis premion en internaciaj filmaj festivaloj. Iusence Zhang Yimou estas rigardata kiel unu el kulturaj elitanoj en la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento en Ĉinio kaj filmoj kameraitaj de li havas profundan enhavon de la ĉina kulturo kaj estas plenaj de patoso.

En la 21-a jarcento, Zhang Yimou kamerais filmojn "Heroo", "Ĉambro de Fluganta Glaveto" kaj aliajn filmojn. Zhang Yimou diris:

"Mi inklinas manifesti varmegan kaj patosan scenaron en filmoj kaj ĉiam klopodas por tio."

Krom filmo, Zhang Yimou tuŝas aliajn artajn formojn. Li kamerais monde faman operon Turandot kaj aliajn balet-operojn. Kreaĵoj kameraitaj de Zhang Yimou per diversaj artaj formoj, donas fortan vidimpulson al homoj kaj per ili oni povas senti enhavon kaj forton de la ĉina kulturo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040