china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Kantoj de la lastaj Olimpikoj
(GMT+08:00) 2008-09-17 17:59:05

Karaj amikoj, kiam aŭdiĝis la antikva "Himno de Olimpikoj" en la unuaj modernaj Olimpikoj en la jaro 1886, muziko jam ne disiĝas de la Olimpikoj. Se la "Himno de Olimpikoj" atestas la evoluadon de la moderna olimpika movado, do la kantoj aperintaj en la lastaj Olimpikoj registras per belsonaj notoj la varman amon kaj altan respekton al la olimpika movado. En nia hodiaŭa programero ni kune reaprecu ĝuoplenajn kaj vaste popularajn olimpikajn temajn kantojn.  

En la ĵus okazinta inaŭguro de la Pekinaj Olimpikoj en 2008, la tema kanto "Mi kaj vi" emocias la tutan mondon. Per sia korverŝa kantado ĉina fama kantisto Liu Huan kaj brita fama kantistino Sarah Brightman komunikas la koncepton pri harmonia mondo. La kanto milda kaj tenera, per la implicemo, bonkoreco kaj amikeco en la profundo de koro de ĉinoj lasas, ke la milionoj kaj milionoj da spektantoj sin banu en lunlumo kaj zefiro kaj ĝuu en natura sono la harmonian belecon de la "tergloba vilaĝo".

En nia lando kantisto Liu Huan estas multe konata. Lia sona radio estas ĉarma, la diapazono vasta kaj eksterordinara. Dum Sarah Brightman, titolita kiel "lunluma diino" perfekte kombinas la popularecon, klasikecon kaj scenejan ludadon. En senprecedenca harmonio ili surprizas la spektantojn de la tuta mondo.

La kanto tekstas: "Vi kaj mi el unu mondo, estas familianoj. Por la sonĝo ni, post mil-kilometra vojaĝo, renkontiĝas en Pekino. Alvenu geamikoj man-en-mane. Mi kaj vi estas en unu familio por ĉiam."

En la lastaj 100 jaroj depost sia naskiĝo, la modernaj Olimpikoj iris zigzagan vojon, kaj la prospero kaj malprospero de la Olimpikoj tuŝas la koron de la mondanoj kaj la Olimpikoj cementis neforviŝeblajn meritojn por fortigi la amikecon inter la diverslandaj popoloj kaj sportistoj kaj akceli disvolviĝon de paco kaj sporta afero de la mondo. Kaj bona olimpika tema kanto lasas profundan impreson al la relativaj Olimpikoj. Ĉiu olimpika kanto estas sankta kanto simbolanta pacon kaj esperon, fandas saĝon kaj animon de la muzikistoj de la mondo kaj estas koncentra manifesto de la homa spirito.


Bjork

Jen estas la tema kanto de la Atenaj Olimpikoj en 2004 "Oceano", prezentita de islanda fama kantistino Bjork. La kanto esprimas laŭdon al oceano kaj olimpikaj dioj. Per sia natureca prezentado Bjork precize esprimas la ĉarmon de la cent-jaraj Olimpikoj. Kaj pro sia nobla kvalito el la profundo de la animo, ŝi similas al spirito el la ĉielo kaj tero kaj pli intimas al la dioj sur la monto Olimpo.

Olimpika tema kanto sukcesa ne nur posedas stimulan melodion kaj kortuŝan tekston, sed ankaŭ per muzika fortega efekto kaj riĉa esprimpovo kaj aparta ĉarmo de la kantanto ankoraŭ pli bone vigligas la ĉelokan atmosferon. Tiaj olimpikaj temaj kantoj ankaŭ povas vaste herediĝi trans tempon kaj spacon, por ke la bela memoro pri la Olimpikoj restu por ĉiam. La temaj kantoj de la lastaj Olimpikoj estas zorgeme verkitaj, reprezentas la subtenon kaj porpledon por la olimpika movado kaj servas kiel amikeca ponto inter diversaj nacioj kaj popoloj. Oni povas diri, ke ili estas perfekta kunfandiĝo de arto kaj sporto. Nun bonvole aprecu la teman kanton de la Sidnejaj Olimpikoj en 2000 "La flamo", prezentitan de Tina Arena.

Tina Arena estas nomata simbolo de la aŭstralia populara muziko. Laŭdire, ĉiu 10-a aŭstraliano posedas ŝian kantalbumon. Kaj estas nature, ke ŝi plenumu la gravan taskon kanti la teman kanton de la Sidnejaj Olimpikoj en 2000. Bedaŭrinde, la kanto publikigita antaŭ la Olimpikoj ne estis atentata. Tamen ĝuste ĉe la momento de la inaŭguro la kanto ekposedis abundan temperamenton kaj ĝia kantinto Tina Arena profunde impresis la spektantojn tra la tuta mondo.  

Sporto ne nur estas soleno de sportistoj, sed ankaŭ bezonas partoprenadon de la popolamasoj kaj montoskuan huraadon. Precipe la grandiozaj sintezaj sportkunvenoj, kiaj la Olimpikoj, des pli bezonas imponan muzikon por nuanci la atmosferon. Nur tiel naskiĝas eĥo de sento inter milionoj kaj milionoj da sportaj amatoroj kaj pli da personoj povas profunde sperti la senliman ĉarmon de sporto. Fine de nia programero, ni kune refoje aprecu la teman kanton de la Pekinaj Olimpikoj "Mi kaj vi".

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040