china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Milita sanktulo Sunwu
(GMT+08:00) 2008-09-19 17:21:37

Sunzi-a Militarto ne nur estas la plej granda milita teoria verko en antikva Ĉinio, sed ankaŭ estas unu el ĉinaj antikvaj libroj, kiuj havas grandan influon en la mondo. Strategia kaj filozofia pensoj en la verko estas vaste uzataj en milito, politiko, ekonomio kaj aliaj kampoj. Hodiaŭ, ni konigos al vi Sunzi-an Militarton.

Sunzi-a Militarto estis verkita antaŭ 2 500 jaroj. Ĝi estas la monde plej frua milit-teoria verko, pli frua ol "Pri Milito" verkita de eŭropano Claŭsewitz je 2 300 jaroj. Sun Wu, verkinto de Sunzi-a Militarto, estis granda militisto en Periodo de Printempo kaj Aŭtuno de Ĉinio. Li estis respektata kiel "milita sanktulo" en la ĉina historio. Siatempe por eviti militan malordon, li eskapis al Wu-regno kaj estis enoficigita de ties reĝo kiel generalo. Li estis fama en diversaj regnoj post kiam li venkis 200 milojn da soldatoj de Chu-regno per nur 30 miloj da soldatoj. Li konkludis militan sperton de malfrua tempo de ĉina Periodo de Printempo kaj Aŭtuno kaj de antaŭaj periodoj, verkis Sunzi-an Militarton, malkovris serion da militaj reguloj kaj elmetis kompletan milit-teorian sistemon. Kun pli ol 6 000 ideogramoj, xxx enhavas 13 ĉapitrojn, ĉiu el kiuj havas ĉefteman ideon. Ekzemple, ĉapitro "strategio" diskutas pri tio, ĉu oni povas fari militon. Ĝi profunde montras rilatojn inter milito kaj politiko kaj ekonomio, elmetas, ke politiko, tempo, tereno, komandanto kaj leĝo estas 5 fundamentaj faktoroj, kiuj decidas venkon de milito. En la 5 faktoroj, politiko estas la plej grava. Ĉapitro "Batalo" eksplikas kiel fari militon. Ĉapitro "Ofensivo" eksplikas kiel fari atakon al malamika lando. Sun Wu, verkinto de la libro, pledis, ke oni gajnu la plej grandan sukceson per la plej malgranda ofero, nome, venki per nenia milito, gajni malamikan urbon ne per rekta atako kaj ekstermi malamikan landon ne per longtempa milito. Por realigi la celon, li precipe emfazis gajni venkon per strategio. Li montris: la plej bona rimedo estas gajni venkon per politika strategio, la dua plej bona estas diplomatia rimedo, la tria plej bona estas perforto kaj la kvara estas ataki urbon. Por strategie ataki, oni bezonas scii ne nur sian propran povon, sed ankaŭ situacion de rivalo. En ĉapitro "Spionado", li montris, ke por scii informojn de malamiko, oni devas uzi diversajn spionojn kaj gajni vastajn informojn. La libro enhavas multe da valoraj filozofiaj pensoj. Ekzemple, frazo "konante situacion de si mem kaj malamiko, oni ĉiam gajnas venkon" fariĝis buŝa diro de la popolo. En la libro troviĝas riĉa dialektika penso. Ĝi diskutas kontraŭstaron kaj interŝanĝon de serio da kontraŭdiroj koncerne al milito, ekzemple propra flanko kaj la malamika, gasto kaj mastro, multo kaj malmulto, forto kaj malforto, atako kaj defendo, venko kaj malvenko, avantaĝo kaj malavantaĝo kaj aliaj. Dialektika penso en la libro okupas gravan pozicion en la historio de ĉina dialektika disvolvado.

La libro estis vaste uzata de diversdinastiaj militistoj. Nemalmulte da taktikoj kaj rakontoj en la libro estas bone konataj de la ĉina popolo. Ĝi havas vastan influon ankaŭ en monda militpensa kampo kaj ĝuas altegan renomon. Ĝi estis tradukita en la anglan, rusan, germanan, japanan kaj aliajn entute 29 lingvojn. Milit-lernejoj en nemalmulte da landoj enlistigis ĝin kiel lernolibron. Laŭ raporto, en la Golfa Milito en 1991, ambaŭ flankoj de la milito studis ĝin kaj gvidis la militon per ĝia milita penso. Ĝi estas vaste uzata ankaŭ en socio, komerco kaj aliaj kampoj. Multe de entreprenoj kaj komercistoj en- kaj ekster-landaj aplikas penson de la libro en administrado kaj merkata vendado. Tio gajnas aktivan efikon, ke milita libro estas uzata en komerco.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040