china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Iom pri reĝisoro Zhang Yimou
(GMT+08:00) 2008-09-23 16:51:47

De la jaro 2001, Zhang Yimou sin dediĉas al pekina peticio de Olimpikoj kaj postpeticiaj laboroj. En 2006, Zhang Yimou elstariĝis el kulturaj famuloj, kiuj rivalis por kamerai inaŭguron de la Pekinaj Olimpikoj, kaj li servis kiel ĉefreĝisoro de la inaŭgura kaj ferma ceremonioj de la Pekinaj Olimpikoj en 2008.

Vizaĝe al tiel grava programo, Zhang Yimou sentis grandegan premon.

Por la inaŭguro de la Pekinaj Olimpikoj, oni invitis fakulojn kaj profesorojn kaj okazigis pli ol mil kunvenojn. Meze de ili, Zhang Yimou plene disvolvis sian superecon pri persisteco kaj bona kunaranĝo de riĉfontoj.

Chen Qigang, ĉefprojektisto de muzikaĵoj por la inaŭgura kaj ferma ceremonioj de la Pekinaj Olimpikoj, diris:

"Grupo por la inaŭgura kaj ferma ceremonioj de la Pekinaj Olimpikoj konsistas el elitanoj kaj estas malfacile por fari administradon. Laŭ mi, Zhang Yimou faras juĝon laŭ arta kriterio kaj tio estas feliĉa por ni."

Zhang Yimou esprimis, ke la grupo estas kontentiga. Parolante pri pentraĵo kun granda amplekso, kiu trapenetras la inaŭguron, Zhang Yimou diris, ke la grupo estas fiera pri la novigo. Sur la pentraĵo troviĝas pli ol dek miloj da piedsignoj de membroj de la olimpika granda familio kaj per tio ŝajne aperas brilkolora ĉielarko kaj tero. Zhang Yimou diris:

"La aga arto vidigi la koncepton pri "Unu Mondo, Unu Sonĝo" per plej simpla kaj komprenebla formo. Mi sentas, ke troviĝas nenia ebleco, ke plej multaj eminentaj gejunuloj el 204 landoj kaj regionoj de la mondo kunlaboras por plenumi la aferon. Tial mi nomas la pentraĵon "nia komuna hejmloko", ĉar tio estas plenumita de gesportistoj el diversaj landoj de la mondo."

Antaŭ ol remaĉi la inaŭguron, oni jam trafas ferman ceremonion en la 24-a tago, same mirindan.

La ferma ceremonio de la Pekinaj Olimpikoj en la 24-a tago konstruis gajan maron. Multaj transmaraj amaskomunikiloj diris, ke la ferma ceremonio ŝajne estas karnavalo. Ĉeloka prezidanto de Japana Disaŭdiga Asocio aplaŭdis, ke sankta fajro estingiĝas, sed festo daŭras."

Zhang Yimou esprimis, ke por la Pekinaj Olimpikoj, li ne tuŝas filmojn en du jaroj, sed en la estonteco li ankoraŭ kameraos filmojn. Ni kredas, ke post la mirindaj Olimpikoj spektantoj atendas elstarajn filmojn kameraotajn de Zhang Yimou.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040