china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Gvidanto de kamparana insurekcia armeo Li Zicheng
(GMT+08:00) 2008-09-26 17:53:14
Ĉe la alterno de la dinastioj Ming kaj Qing en la meza tempo de la 17-a jarcento, gvidanto de kamparana insurekcia armeo Li Zicheng gvidante potencan kamparanan insurekcian armeon konkeris la tiaman ĉefurbon Pekino kaj renversis la reĝimon de la dinastio Ming. Kvankam li finfine malvenkis, tamen estas dense priskribita en la ĉina historio la de li gvidata impona kamparana insurekcio. Kaj ankaŭ li mem lasis al la historio misteran legendon.

Li Zicheng naskiĝis en la jaro 1606, en malriĉa kamparana familio de Shanxi (陕西), nordokcidenta Ĉinio. Li, 8-jara, vizitis lernejon, tamen pro malriĉeco li devigite fariĝis bonzo en templo kaj ankaŭ estis sklavo por paŝti ŝafojn. Kiam li estis 20-jara, li estis varbita kiel servisto en poŝtstacio, kie oni laboris por transsendi registaran mesaĝon kaj oficistoj ripozis. Li gajnis ege malmulte kaj ofte estis malsata. Tamen, li estis fortika, nefleksebla, brava kaj akrevida. Li lertis en ĉevalrajdado, sagpafado kaj luktado; kaj plie, li estis modesta al aliaj kaj helpema kontraŭ maljustaĵo, tial li estis respektata de aliaj servistoj.

Tiam okazis furiozaj tumultoj kaj ŝanĝiĝoj en la dinastio Ming. La popolanoj estis ege mizeraj pro kruela ekspluatado kaj pli kaj pli serioza natura katastrofo. En la jaro 1627 eksplodis kamparana insurekcio en Shanxi. Ankaŭ Li Zicheng estis persekutata de la registaro, li do mortigis oficiron kune kun aliaj servistoj kaj aliĝis al la insurekcia trupo. Poste li iom post iom regis iun insurekcian trupon.

En militado kontraŭ la registara armeo, iuj insurekciaj trupoj estis subpremataj, aliaj inkluzive de lia trupo rapide potenciĝis. Lia trupo iam estis sieĝata en montvalo dum dekoj da tagoj kaj suferis ekstreman malsaton. Tamen ĉe la ŝlosila tempo, li estis ege aplomba kaj brava. Li sin ŝajnigis kapitulaca. Tion kredinte, la registara armeo ĉesis ataki kaj permesis la insurekcian trupon iri el la montvalo. La trupo, irinte el la montvalo, brave batalis kontraŭ la registara armeo kaj venkis la lastan. Spertinte sangverŝan militadon, lia trupo potenciĝis pli kaj pli kaj reorganizis aliajn insurekciajn trupojn. Ankaŭ iuj intelektuloj kaj oficistoj aliĝis al lia armeo kaj prezentis opiniojn kaj proponojn. Ili helpis al Li Zicheng proponante sloganojn, ekzemple, "Mezkvantigu agrojn kaj eliminu impostan grenon" kaj "Ne rabu posedaĵojn, ne mortigu senkulpulojn". Ili ankaŭ ellaboris rigoran disciplinon por la armeo, kiu pro tio estis subtenata de la popolanoj.

Post militado en pli ol dek jaroj, lia trupo jam estis pli-ol-miliono-membra kaj en la jaro 1644 konkeris la ĉefurbon Pekino. La imperiestro de la dinastio Ming suicidis kaj Li Zicheng iris en la Malpermesitan Urbon en Pekino, simbolon de imperiestra regpotenco kaj fondis la reĝimon Dashun. Tamen li okupis Pekinon nur 42 tagojn.

Tiam, la reĝimo de la ĉina nordorienta nomada nacieco manĉura rapide potenciĝis. Ĝi posedis fortan armeon. Post intensa militado, la reĝimo venkis Li Zicheng kaj la lasta retiriĝis el Pekino.

Persekutate de la armeo de la manĉura reĝimo, Li Zicheng retretis ĝis la monto Jiugong en la provinco Hubei, centra Ĉinio. Tie li, kun nur 28 sekvantoj estis sieĝata. Ĉu li mortis aŭ postvivis, oni nenion sciis tiam.

Tamen estas certe, ke Li Zicheng gvidis la insurekcian armeon kaj finfine renversis la dinastion Ming, li ja estis heroo en la insurekcia armeo kaj ankaŭ en tiu epoko. Moderna verkisto Yao Xueyin verkis historian romanon "Li Zicheng", prenante la travivaĵon de Li Zicheng kiel la ĉefan fadenon. La epopeeca romano, per imponeco kaj majesteco spegulas la kamparanan militon en la lasta tempo de la dinastio Ming. Kaj pro priskribado de la figuro de Li Zicheng, la romano tenas profundan tragedian enhavon.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040