china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto) Sportaj filmoj manifestas progresan spiriton de la homaro
(GMT+08:00) 2008-10-06 15:25:56

En Pekino sinsekve okazis Olimpikoj kaj Paralimpikoj kaj pro tio la jaro 2008 fariĝis olimpika jaro por Ĉinio. En ĉi tiu jaro, oni alte atentas Olimpikojn kaj samtempe ankaŭ olimpikaj filmoj kaj sportaj filmoj estas atentataj. Pro spektado de tiuj filmoj, spektantoj sentas forton de la homaro fari defion al si mem kaj konscias olimpikan spiriton. Nun ni konigu al vi kelkajn sportajn filmojn.

Dum okazigo de la Pekinaj Paralimpikoj, ekster sporta stadiono projekciiĝis filmo "Mia Frato An Xiaotian", kiu rakontas pri penado kaj klopodo de handikapaj sportistoj.

La filmo "Mia Frato An Xiaotian" prenis Specialajn Olimpikojn en Ŝanhajo en 2007 kiel fonon kaj manifestas ilian nekonatan rakonton. Lei Junshen, suferanto de Down-simptomo, ludas la ĉefrolon de An Xiaotian, sportisto de la speciala olimpika konkurso. Por bone ludi la rolon, Lei Junshen konkeris plurajn malfacilaĵojn. Li diris:

"Mi ludas ĉefrolon en la filmo 'Mia Frato An Xiaotian' kaj dum la ludado mia malpliaĝa fratino flegis min. Tiam ni loĝis en hotelo unu jaron por la filmo. Mi komencis reciti vortojn ekde la 8-a horo matene kaj fine mi povas komplete plenumi recitadon de ĉiu vorto."

Reĝisoro de la filmo Xie Jialiang diris, ke Lei Junshen estas plena de pasio dum ludado. En la pasinteco, mensaj kripluloj estis ignorataj kaj eĉ diskriminaciataj kaj ili ege sopiras esti atentataj kaj respektataj. Tio estas la unua fojo por Xie Jialiang kamerai filmon kun tia temo, tial li faris intervjuon al grandnombraj familioj de handikapuloj kaj apelaciis al pli da homoj alte atenti handikapulojn. Xie Jialiang diris:

"Mia granda deziro por kamerai la filmon estas, ke pli multaj homoj spektu la filmon kaj post spektado konu la amason de mensaj kripluloj, kiuj estas facile ignorataj. Mi esperas, ke per la filmo pli da homoj konos kaj komprenos ilin kaj donos al ili kuraĝon."

La filmo estas vaste laŭdata de spektantoj. Iu spektanto diris, ke ili estas amindaj kaj ilia spirito estas kortuŝa. Iliaj familianoj estas respektindaj kaj ni ne devas havi diskriminacion al ili."

Ankaŭ surscenejiĝis aliaj filmoj koncernaj al Pekinaj Olimpikoj. Filmo pri efektivaj okazaĵoj "Realiĝo de Sonĝo en 2008" rakontas pri preparo dum la Pekinaj Olimpikoj, kiu estas malmulte konata. Reĝisoro de la filmo Gu Jun konigis:

"La filmo rakontas pri sonĝo-realiĝo kaj fotografado de faldo kaj malŝarĝo de Birdnesto estis plenumata en unu fojo. Tial tio estas granda defio por kreantoj."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040