china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Intervjuo al Fang Ming, muzika ĉefprojektisto de Pekinaj Paralimpikoj
(GMT+08:00) 2008-10-10 09:52:34

Karaj retlegantoj, en la 6-a de septembro en Pekino, inaŭguriĝis la Pekinaj Paralimpikoj. Ĉina fama muzikisto Fang Ming servas kiel muzika ĉefprojektisto de la inaŭguro. Lastatempe raportisto de nia radio faris intervjuon al la muzikisto. Bonvole aŭskultu detalan raporton.

Fang Ming 45-jara estas ĉina ŝtata unuaklasa komponisto, membro kaj konsilanto de Ĉina Muzikista Asocio kaj membro kaj konsilanto de Ĉina Arta Federacio de Handikapuloj. En marto de la pasinta jaro, li estis nomumata de Pekina Olimpika Organiza Komitato kiel muzika ĉefprojektisto de la inaŭguro de la Pekinaj Paralimpikoj.

Parolante pri inaŭguro de la Pekinaj Paralimpikoj, Fang Ming diris akceptante intervjuon:

"Estas diferenca kreada koncepto por inaŭguro de la Paralimpikoj kaj la Olimpikoj. Koncepto de la Paralimpikoj pli emfazas humanismon, zorgon kaj purecon kaj tia romantika strukturo donas grandan spacon por muzika kreado. En la inaŭguro de la Paralimpikoj, ĉina faktoro estas eksponata kaj ankaŭ moda faktoro estas konsiderata dum la kreado."

Ekspono de romantikeco kaj kunfandiĝo de klasiko kaj modo estas konsekvenca kreada stilo de Fang Ming kaj tia stilo eksponiĝas en muzikaĵoj por la inaŭguro de la Pekinaj Paralimpikoj.

Fang Ming venis el familio de la opero Huangmei de la provinco Anhui en la ĉina meza landparto. La opero Huangmei estas ĉefa loka opero de la provinco Anhui kaj havas pli ol 200-jaran historion. Ĝi kun delikata melodio, estas populara tra diversaj lokoj de Ĉinio.

La patro de Fang Ming estas ĉina fama komponisto de la opero Huangmei, tial influate de sia patro, Fang Ming havas specialan preferon al ĉina tradicia opera muziko de sia infanaĝo. En la aĝo de 15-jaroj, li eniris en akcesoran mezlernejon de Ŝanhaja Muzika Instituto por lerni ludadon de Erhu, ĉina dukorda instrumento, kaj poste li fariĝis ludisto de Kantdanca Ensemblo de la provinco Anhui.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040