china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Iom pri muzika ĉefprojektisto de Pekinaj Paralimpikoj (foto)
(GMT+08:00) 2008-10-22 11:07:44

En la meza periodo de la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, sekve de ĉina reformado kaj malfermo, alvenis diversaj muzik-formoj de diversaj lokoj de la mondo kaj Fang Ming havis grandan interesiĝon pri muzika kreado. En 1984, li pasigis ekzamenon de Ŝanhaja Muzika Instituto kaj lernis en direkta fako. En 1989, post diplomiĝo li fariĝis armea artisto.

Fang Ming estas persistema kaj diligenta komponisto. De 1989 ĝis nun, estas pli ol 700 muzikaĵoj kreitaj de li kaj inter ili pli ol cent gajnis premion.

Karaj retlegantoj, nun aŭdiĝas danca dramo Sovaĝa Jujubo. La plej granda karakterizo de muzikaĵoj kreitaj de Fang Ming estas kunfandiĝo de nacieco kaj modeco kaj liaj kreaĵoj kun ne nur klasika kaj moda stilo, sed ankaŭ profunda kultura enhavo, plaĉas al retlegantoj. Pri sia kreada stilo, Fang Ming diris:

"Mi inklinas al simfonia muzikaĵo kaj dum la kreado mi aldonas modan faktoron. Koncepto por mia kreado ampleksas nacian enhavon, simfonian prezentadon kaj modan stilon."

Du tagojn post fino de la Pekinaj Paralimpikoj, t.e. la 18-an de septembro, en Ĉina Nacia Granda Teatro surscenejiĝos danca dramo "Peonia Pavilono", en kiu Fang Ming servas kiel muzika ĉefprojektisto. Fang Ming ankaŭ donas sian unikan artan stilon en prezentado de tradicia klasika opero "Peonia Pavilono".

Karaj retlegantoj, nun aŭdiĝas danca dramo "Peonia Pavilono".

"Peonia Pavilono" estas klasika opero kreita de Tang Xianzu, dramisto en la dinastio Ming en la 16-a jarcento kaj ĝi rakontas tragedian amon de klerulo Liu Mengmei kaj fraŭlino Du Liniang. En la pasinteco, "Peonia Pavilono" estis prezentata per formo de opero kaj ĉifoje la repertuaro "Peonia Pavilono" estas prezentata laŭ formo de okcidenta simfonio en la danca dramo kaj tio estas eksterordinara novigo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040